Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/89

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
72
MIRINDA AMO

mian potencon, mian vivon, min mem; kaj la mondo ne ŝatas ĝin. Eble pro tiu kaŭzo. Kompreneble, — li ridis maldolĉe, — mi estas sensignifulo, simpla instruisto de junaj sinjoretoj. Mia sola destino estu, do, instruaĉi la latinan kaj grekan lingvojn kaj la antikvan historion. Ne estas ja mia afero min levi super tiun okupon destinitan al mi de l’ sorto.

Post mallonga paŭzo, dum kiu Vilfrido vane penis trovi taŭgajn vortojn; sinjoro Brent denove parolis:

— Vilfrido, mi envias vin pro via feliĉa temperamento: senzorga, suna, libera de premegantaj duboj. Ho, se mi nur havus vian trankvilan, sunan karakteron! Vi estas komprenata kaj amata de ĉiu, kiu vin konas. La virinoj estas kvazaŭ ĉe viaj piedoj: Mia patrino amas vin kiel sian propran filon. La servistino, senkulpa, simplanima Klaro adoras eĉ la teron, sur kiu vi staras.

— Ne parolu sensencaĵojn, Alfredo!

Sinjoro Brent ne atentis la interrompon, sed daŭrigis:

— Kaj fraŭlino Parkinson nur atendas sopire, ke vi malfermu la brakojn por sin ĵeti en ilin.

— Sensencaĵoj! Mi ne kredas tion.

— Tamen estas vero.

— Ĉiuokaze, — rediris Vilfrido kolerete, — mi dezirus, ke vi ne estus parolinta pri tio.

— Kial? Kvankam ŝi estas iom pli aĝa ol vi, ŝi estas ĉiurilate dezirinda knabino; ĉarma, tre inteligenta, riĉa kaj altanima, unuvorte preskaŭ ideala virino.

— Tamen, — rediris Vilfrido sincere, — mi ne deziras pensi pri ŝi krom kiel fratino de amiko aŭ, se vi volas, kiel amikino. Niaj rilatoj estis ĝis nun pure amikaj, senkulpe kaj feliĉe senĝenaj. Mi ne deziras ion pli. — Tiam, por ŝanĝi la temon, li diris, iom malgaje: — Sed, Alfredo, se vi pensas, ke mi estas libera de duboj premantaj la koron, vi tute eraras. Mia interna vivo tute ne estas tiel “suna” kiel vi imagas. Kredu al mi, mi profunde kunsentas kun vi pro via malfeliĉega spiritstato, kiun, tamen, mi apenaŭ komprenas, kaj se mi ne povas eĉ kompari la malkontentecon, kiu regas mian