kaj tio estis aferoj, kiuj forte tuŝis la pli malfortan flankon de lia karaktero. Lia voĉtono, do, estis ioma eĥo de tiu ĉi nedecidemo, kiam li, respondis:
— Dankon, Karlo, sed mi bedaŭras, ke mi devas malkontentigi vin hodiaŭ.
— Kial, Vilfrido? Sensencaĵo! Vi nepre devas veni. Kian do pretekston vi havas? Nenian! — ekkriis la junulo.
— Verdire pro diversaj kaŭzoj, — rediris Vilfrido, — mi sentas fortan malinklinon eliri hodiaŭ vespere. Unue mi devas respondi al du gravaj leteroj, kaj tio postulas ĝuste la humoron, en kiu mi nun troviĝas. Do, faru al mi la komplezon senkulpigi min.
— Mi tute ne faros tion, Vilfrido. Estas specialaj kaŭzoj, pro kiuj vi devas veni. Unue: princo Kunwar Kriŝna precipe deziris, ke vi venu hodiaŭ vespere. Li fine promesis priparoli pli detale sian strangan kredaron kaj klarigi al ni la sendube interesan filozofion de la antikvaj hindaj kredoj. Due: mia frato Filipo estas hejme. Vi ankoraŭ ne konas lin. Li certe estas la ekstremo de malsaĝa abnegacio. Imagu: li forlasis treege agrablan pastrejon en York kun bonaj enspezoj kaj ankoraŭ pli bona atendaĵo pri promocio por — ĉu vi kredos — por fariĝi malbone pagata vikario en unu el ia plej mizeraj kvartaloj de orienta Londono! Mi tute ne povas kompreni tion. Li, altekulturita, brila homo, favorato kaj intimulo de l’ ĉefepiskopo de York, sin entombigas tie meze de malsimpatia popolaĉo. La gepatroj estas furiozaj. La patrino timas pri lia cerbosaneco. Doroteo, kompreneble, rigardas la aferon kiel interesan, romantikan ideon kaj ŝajnigas envii Filipon. Ridindaĵo!
— Kial ridindaĵo? — lin interrompis Vilfrido. — Verŝajne vi ne komprenas la motivojn de via frato. Sendube kiel pastro, kiu serioze rigardas sian oficon, li volas funde koni la homan vivon ĉe ĉiuj flankoj.
Sinjoro Brent ekparolis:
— Eble estas iom strange, sed ne ridinde, amiko mia; certe estas, ke la orientaj kvartaloj de Londono multe