Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/94

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
77
MIRINDA AMO

rifuzu senpagan manĝon, precipe en tiaj allogaj cirkonstancoj.

— Jes, Parkinson, — rediris sinjoro Brent duonŝerce, duonserioze, — sed mi tre petas, ne tro moku nian servistinon. Ŝi estas simplanima, bona knabino el la kamparo. Lastan fojon vi plorigis ŝin en la kuirejo. Alie mi devos peti la patrinon, ke ŝi severe alparolu vin.

— Ho, sinjoro Brent, kompatu min; mi tro alte ŝatas la favorkorecon de estiminda sinjorino via patrino, por voli elmeti min al ŝia kolero. Mi kondutos tre ĝentile, sed mi nepre devas fari kompensaĵon al via belulineto, ĉar mi plej sincere bedaŭras, ke mi elirigis unu larmeton el ŝiaj belaj okuloj.

— Sendube; sed, eble, la knabino rifuzos eniri ĉambron, en kiu troviĝas tia turmentemulo. — Alfredo Brent kontraŭvole ridetis.

En tiu momento envenis la priparolita juna servistino, beleta, modesta knabino, portante pleton kun manĝilaro por pretigi la teotablon.

— Ho, mia lerta amiko, ekkriis la ŝercemulo, — tiom por via malbona antaŭdiro! — Sin turnante al la knabino kun bone ŝajnigitaj seriozeco kaj humileco, li diris kiel se li alparolus respektegindan sinjorinon, — fraŭlino Klaro, sinjoro Brent ĵus asertis, ke vi, vi rifuzos eniri ian ĉambron, en kiu troviĝas mi. Ĉu mi ne estis prava, plej indigne forpelante tiun malindan penson?

La knabino iom konfuziĝis. Ne alrigardante la parolinton, ŝi respondis simple:

— Mi ne sciis, ke vi estas en la ĉambro, sinjoro Parkinson.

— Ha! Mi sciis, fraŭlino Klaro, ke vi ne estas kapabla je tia kruelaĵo. En mildaj, dolĉaj okuloj tiaj, kiaj la viaj ne loĝas kruelaĵo!

— Ne atentu liajn sensencaĵojn, Klaro. Sed petu mian patrinon, ke ŝi venu ĉi tien; ŝi havas kelkajn vortojn por diri al sinjoro Parkinson.

— Ne; fraŭlino Klaro, mi tre petas, ne faru tion. Mi estas certa, ke mi nur bezonas peti vin. Kvankam mi