Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/96

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
79
MIRINDA AMO

Kiam “fraŭlino Klaro” ree envenis en la ĉambron, Karlo metis la kubutojn sur la genuojn, premtordis al si la manojn kaj malgaje skuis la kapon, ĉiam rigardante la tapiŝon antaŭ si:

— Ho ve, — li ekĝemis, — kia turmentiĝo, pensi, ke mi, mi estas kulpigita esti mokinta fraŭlinon Klaron!

Lia malgajeco estis tiel bone ŝajnigita, ke la knabino mire ekrigardetis unue sinjoron Brent kaj poste Vilfridon, sed, vidante en iliaj vizaĝoj nur penadon subpremi ridon, ŝi rapide elkuris el la ĉambro.

— Pro ĉio cerbosana, Karlo, — diris Vilfrido, — ĉesigu viajn sensencaĵojn kun la servistino; ŝi nepre plendos ĉe sinjorino Brent, kaj tiam . . . nu . . . vi deziregos, ke vi estus ĉesinta.


Post la temanĝo Vilfrido Gallimore kaj Karlo Parkinson iris kune, brakon en brako, al la hejmo de la lasta. La du junuloj interkoniĝis kelkajn monatojn post la alveno de Vilfrido en Londonon. Ambaŭ estis studentoj ĉe artlernejo en Westminster. Iun tagon, kiam Vilfrido estis okupita en aparta ĉambro modelante el gipso frison laŭ antikva modelo, juna viro kun gaja, knaba vizaĝo envenis kaj sin prezentis kiel nova kunstudento, Karlo Parkinson. Li sciigis al li, ke lia fratino estas unu el la korespondantaj aninoj de “Romford’ kaj Long-Seaton’a Estetika Societo.”

La Long-Seaton’aj membroj, sciiĝinte, ke frato de Londona societanino estas studento de la sama artlernejo kiel Vilfrido, redaktis treege laŭdan priskribon pri la ĉarma ecaro kaj talento de sia juna favorato kaj esprimis esperon, ke la du junuloj interamikiĝos. De tiam Vilfrido Gallimore kaj Karlo Parkinson estis intimaj amikoj, kvankam, verdire, iliaj karakteroj kaj ambicioj estis rimarkinde malsamaj. La sola komuna emo estis ilia amo al la artoj kaj la belo; en la unua: profunda, konstanta, preskaŭ adora, kaj en la dua: ŝanĝiĝema, facilkora, sed ne malpli entuziasma. Kaj tamen, forte allogis Karlon la pensemeco kaj ofta seriozeco