Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/98

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĈAPITRO VII

La du junaj viroj atingis la domon en “Mayfair” post duonhora piediro. Ĝi estis granda loĝejo en kvieta, malgranda, sed tre agrable placo en tiu bonhaveca kvartalo. La interno de la domo prezentis iom strangan aspekton. La plej frapantaj aferoj estis ĉie troviĝanta ruĝa koloro kaj ĉie reganta senbrueco. La granda vestiblo kaj la diversaj ĉambroj estis lukse meblitaj, sed laŭ iom neordinara, duonorienta stilo. Kvankam sinjoro Parkinson estis unu el la plej famaj, tiutempaj pentristoj, oni vidis tre malmultajn pentraĵojn sur la muroj, krom en la pentrejo. Anstataŭe troviĝis tie ĉi kaj tie kabalaj figuraĵoj kaj desegnaĵoj, kelkaj antikvaj statuetoj kaj aliaj belaj ornamaĵoj, kiuj pensigis eĉ supraĵan observanton, ke ĉio havas ian embleman, ian simbolan signifon. En la vestiblo, la koridoroj kaj salonoj troviĝis nombro da lampoj, ĉiuj kun ruĝaj lumŝirmiloj.

Kiam la junuloj eniris la vestiblon malsupreniris la larĝan, per dika, mola tapiŝo kovritan ŝtuparon, fraŭlino, vestita per rozkolora, silka vesto, kies dekoltita korsaĵo kaj duonmanikoj montris belformajn buston kaj brakojn. Ŝia eksteraĵo estis tre plaĉa, kaj la teniĝo plena de gracieco kaj natura ĉarmo. En unu brako ŝi portis areton da libroj, kaj la alia mano gracie tenis la trenaĵon de la vesto. Ŝiaj riĉaj, brunaj haroj estis kunplektitaj en unu bulo laŭ antikva greka modo, sed du ĉarmaj bukletoj sur la frunto, kaj du, pli longaj, pendantaj bukloj, kiuj facile karesis la vangojn, montris, ke la juna virino ne malŝatis modernajn helpilojn por pligrandigi sian naturan belecon. Ŝiaj malhelaj, kutime pensemaj okuloj ekbriletis, kiam ŝi ekvidis Vilfridon ĉe la malsupro de la ŝtuparo.

— Bonan vesperon, sinjoro Gallimore; — gaje ekkriis fraŭlino Doroteo Parkinson, — vi malfruas. Ni pensis, ke vi ne venos. — Responde al demando de Karlo ŝi diris, —

81