Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/99

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
82
MIRINDA AMO

Ne, la princido ankoraŭ ne alvenis; li sendis serviston por sciigi nin, ke li havos intervidiĝon kun la ĉefministro, kaj ke tio neeviteble prokrastos lian alvenon. Li estos ĉi tie ĉirkaŭ la oka. Sinjoroj Lankester kaj Broadbent, sinjorino Talbot kaj Filipo jam estas en la malgranda salono kun la gepatroj. Mia frato estos tre kontenta koniĝi kun vi, sinjoro Gallimore.

Kiam, iom poste, Vilfrido kune kun fraŭlino Parkinson kaj Karlo eniris la salonon, li havis koran akcepton. Ĉiuj leviĝis por saluti lin, krom sinjoro Leo Broadbent, kies vizaĝo ekmontris grandan malplezuron, precipe kiam li rimarkis lin amike interparolantan kun fraŭlino Parkinson.

La juna pastro, Filipo Parkinson, post formala interprezentiĝo varme premis la manon de Vilfrido kaj diris:

— Mi aparte deziris koniĝi kun vi, sinjoro Gallimore. Mi aŭdis multon pri vi de la gepatroj; nur sincerajn laŭdojn. Mi tre esperas, ke vi sukcesos havi bonan influon sur la spiriton de mia frato; li tre bezonas la influon de serioza amiko kun noblaj vivoceloj. Lia kapo estas tiel malserioza, kiel tiu de marioneto . . .

— Kaj evidente multe pli feliĉa, ol la via, — gaje rediris Karlo.

— Supraĵa, ekstera gajeco, eble, Karlo; sed vera, profunda kontenteco estas neakirebla sen penado plenumi sian devon al Dio kaj al la homaro.

— Sinjoro Gallimore, — ekdiris sinjorino Talbot de malalta, mola kanapo, — mi tre bedaŭras, ke mi ne povis ĉeesti, kiam vi legis vian memuaron pri la temo “la komunaj esencoj de l’ belo, de l’ harmonio kaj de l’ vero.” Sinjorino kaj fraŭlino Parkinson kantis pri ĝi tiajn ditirambojn, ke mi tre deziras legi vian manuskripton. Ĉu vi faros al mi la honoron pruntedoni la kajeron?

La parolintino estis mezaĝa tre pedanta, malgrasa vidvino, vestita per nigra silka vesto. Ŝi estis tre fiera pri pretendita delikata sentemo poezia kaj, laŭ ŝia propra kredo, ŝia opinio pri beletristikaj aferoj estis la lasta vorto.