MANIFESTO DE LA KOMUNISTA PARTIO
de
KAROLO MARKS
kaj
FREDERIKO ENGELS
FANTOMO vizitadas Eŭropon—la fantomo de la Komunismo. Ĉiuj povoj de malnova Eŭropo estas aliĝintaj sanktan interligon por trankviligi tiun Ci fantomon; papo kaj caro, Metternich kaj Guizot, francaj radikalistoj kaj germanaj policaj spionoj. Kie estas la partio de opozicio kiu ne estas nomaCita kiel komunista de siaj kontraŭuloj regantaj? Kie la opoziciantaro kiu ne estas ĵetinta returnen la brulajantan riproCon de Komunismo, kontraŭ la pli antaŭaj opoziciaj partioj tiel bone kiel kontraŭ siaj reakciaj kontraŭuloj? Du aferoj rezultas el tiu Ci fakto. I. Komunismo estas jam konfesata de Ciuj eŭropaj “povoj” esti “povo” ĝi mem. II. Estas ja tempo kiam la Komunistoj devas malkaŝe, antaŭ la tuta mondo, publikigi siajn opiniojn, siajn celojn, siajn tendencojn, kaj kontraŭmeti al tiu Ci infaneja fabelo pri la Fantomo de Komunismo ian Manifeston de la partio mem. Al tiu celo, komunistoj de diversaj naciecoj esta? kunvenintaj en Londonon, kaj xz