Saltu al enhavo

Paĝo:Merchant - Kompatinda Klem, 1931.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
ĈAPITRO 2


KELKAJ semajnoj pasis post la enterigo de S-ino Kensford, kiam F-ino Moss, la vartistino kiun Kensford dungis por la infano, eniris la studejon.

“Bonan matenon, sinjoro,” ŝi diris. “Mi devas rememorigi vin, ke hodiaŭ estas la lasta tago por la registrado de la nomo de via infano sen monpuno.”

“Ĉu estas necese ke mi mem iru pri la afero?”

“Estus plibone, sinjoro. Sed, pro tio, ke mi ĉeestis la naskiĝon, oni akceptus mian ateston anstataŭ la via.”

“Vi iru.”

“Sed pri la nomo? Ĉu vi jam decidis pri tio?”

”Kompreneble… Klementino.”

“Ili ne permesos tion… estas nomo por filino.”

“Kaj oni fanfaronas, ke Anglujo estas lando de Libereco!” li respondis, indigne. “Ĉu mi ne rajtas nomi mian propran infanon per kia ajn nomo, kiu plaĉas al mi?”

“En limoj, sinjoro. Estas por la bono de la infano ke li havu taŭgan nomon… la aliaj ridus pri li, se li havus inan nomon… sed… kial ne nomi li ‘Klement’? Tiu estas taŭga por filo?”

“Faru tiel, sed neniam menciu la nomon en mia ĉeesto.”

Fine mia heroo havis sian propran nomon, kvankam li sciis nenion pri tio. Uzinte la vorton, “heroo” mi faris eraron. Vi baldaŭ eltrovos, ke li estas nur simpla, humila peceto de la homaro, sen hararo, sen dentoj kaj sen saĝeco. La fama verkisto, Thackeray, priskribis sian verkaĵon, “Vanity Fair” kiel romano sen Heroo, kaj pro tio, ke mi ne kapablas sekvi la ekzemplon de tiu glorinda aŭtoro alimaniere, mi elektis ĉi tiun vojon: Mi ankaŭ havos libron sen heroo, kaj povas sekvi, ke la recenzistoj notos la fakton kaj aperigos paragrafon: “Ni legis ĉi tiun verkaĵon kun pli granda ĝojo pro tio, ke ĝi rememorigas nin pri ‘Vanity Fair’… ĝi ne havas heroon”… se tio okazus, mi