Saltu al enhavo

Paĝo:Merchant - Kompatinda Klem, 1931.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

knabo iros al la vilaĝa lernejo, same kiel ĉiu alia nedezirita infano.”

“Li jam bezonas novajn vestarojn, sinjoro.”

“Li povas porti tiujn, kiuj estas eluzitaj de S-ro Viktoro. Mi ne aĉetos novajn por li.”

F-ino Moss eliris la ĉambron, murmurante al si mem: “Kompatinda Klem!” Ĉiuj en la domo ŝatis la knabon kaj kun preskaŭ egala forto malamis lian fraton, Viktoro, kiu feliĉe ne ofte venis inter ilin. Je tiu tempo li estis en Eton, kaj havas esperojn pri la Universitato de Oksfordo. Li similis al la patro, estante aroganta kaj plena de memfido. La servistinoj devis nomi lin, “Sinjoro,” kvazaŭ li estus jam plenkreska viro kaj li ĉiam traktis sian plijunan fraton sammaniere kiel la patro mem, kvazaŭ li estsas makulo sur la horizonto.

Klem iris al la lernejo kaj restis tie kiel lernanto ĝis li atingis sian dek-kvaran jaron, kiam la patro subite ordonis, ke li iru al la fabriko por komenci laboradon, ne kiel ano de la ofica stabo, ne kiel filo de la estro, sed en la rolo de ordinara laboristo, kaj je la sama tempo Viktoro iris Oksfordon! Kaj denove la servistinoj kaj ankaŭ la vilaĝanoj ekkriis: “Kompatinda Klem!”

Kiel feliĉe mi estus, se mi povus diri ke Klem plenumis siajn devojn kun tiel granda sukceso, ke la patro ne povis plilonge fermi la oficejon kontraŭ la eniro de sia filo; ke Klem eltrovis novajn kaj multe pli bonajn metodojn por la fabrikado de la komercaĵoj de Kensford; ke la patro akceptis lin kiel kompanianon en la firmo. Por diri la veron, Klem ŝajne estis stultulo kaj malbone laboradis. Se estis ŝanco fari eraron, li tuj eltrovis ĝin. Diligenta li estis, sed ĉiam agis kvazaŭ li ne komprenas tion, kion oni bezonas de li. Sed la homoj en la fabriko havis por li varman simpation kaj penis kovri liajn erarojn antaŭ la okuloj de lia patro. Kun ili, same kiel kun la servistinoj hejme, la knabo estis simple “Kompatinda Klem.”

Kelkaj jaroj pasis… certe vi notas mian kapablon