Saltu al enhavo

Paĝo:Merchant - Kompatinda Klem, 1931.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

forruligi la jarojn… kaj Klem havis dudek jarojn. Lia patro iris aŭtomobile al Oksfordo por vidi sian ŝatatan filon, Viktoro, ĉar oni anoncis en la ĵurnaloj, ke ĉi tiu eble gajnos sian “Blue” en la Universitata Kriketa Ludantaro… unu el la plej grandaj honoroj en la amatora mondo de sporto… honoroj por Viktoro kaj malagrabla laborado por Klem!

Klem estis en la fabriko, sen ĵako kaj veŝto, kun manikoj de la ĉemizo volvigitaj super la kubutoj, kun ŝvito elstaranta kiel globetoj sur la brovo, laca pro la longaj horoj jam pasigitaj en terure varmega atmosfero dum tiu somera tago, kiam lia atento estis altirita je la eniro de S-ro Packman, plibone konata en la vilaĝo kiel “Advokato Packman.”

“Ĉu S-ro Klement estas ĉi tie?” li demandis de laboristo.

“S-ro Klement, sinjoro? Mi ne konas lin… ni ne havas iun kun tia nomo en la fabriko.”

“Kompreneble vi havas… mi aludas al la filo de via estro, S-ro Kensford,” diris Packman.

“La filo de la estro? Ho! ĉu vi bezonas Klem?”

“Certe mi bezonas Klem, kiel vi malĝentile nomas lin. Kie li estas?“

“Jen mi estas, sinjoro,” diris Klem, alproksimiĝante kun iom da timo al la vizitanto.

“Pardonu min, S-ro Klement, mi ne rekonis vin… mi bedaŭras diri, ke mi havas tre gravajn novaĵojn por vi… novaĵojn, kiuj kompreneble kaŭzos al vi grandan doloron… via estimata patro kaj via estimata frato, S-ro Viktoro, havis gravan aŭtomobilan akcidenton, ili… ho! pardonu al mi, ke mi ne povas transdoni al vi pli agrablajn novaĵojn… ili… ili estas elĵetitaj el la aŭtomobilo kaj ambaŭ perdis la vivon.”

“La patro kaj frato estas mortaj!” ekkriis Klem, kvazaŭ en sonĝo.

“Bedaŭrinde, jes… vi havas mian profundan kompaton, S-ro Klement.”

“Dankon… sed, mi kredas ke vi eble ne devas nomi min ‘sinjoro’… mia patro ne ŝatus tion,” diris Klem.