Saltu al enhavo

Paĝo:Merchant - Kompatinda Klem, 1931.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

“Sed, S-ro Klement, ĉu vi ne komprenas… vi nun estas la estro de ĉi tiu fabriko, la sola heredanto de ĉio, kion via patro posedis. Mi estis lia advokato dum multaj jaroj kaj povas certigi al vi ke, pro la morto de via frato, S-ro Viktoro, vi estas la sola parenco de la mortinto kaj tial de nun estas la sola posedanto de liaj riĉaĵoj. Mi esperas ke la fido kiun via estimata patro havis ĉe mi rekomendos min al via propra servado.”

“Mi… la estro? Mi? Sed mi estas nur laboristo ĉi tie… vi nepre faris eraron, S-ro Packman.”

“Ne, S-ro Klement, mi ne eraris. La Sorto forrabis de vi patron kaj fraton, sed kiel rekompencon, faris vin riĉulo. Sed eble la plej bona afero estos surmeti viajn vestojn kaj iri kun mi por vidi vian avon, Pastron Welborn. Li certe helpos vin per sia konsilo je tiu terura tempo.”

“Jes, sinjoro… sed mi ne povas foriri ĝis la sesa… oni ne permesas foriron el la fabriko antaŭ tiu horo. Pardonu min, jen venas S-ro Snooks, la administristo de la fabriko… li forte grumblus al mi, se li kaptus min sen laboro en la mano,” kaj Klem penis forkuri al sia benko, sed Packman kaptis lin ĉe la ŝultro kaj detenis lin.

S-ro Snooks estis tre malagrabla homo, la ĉefsklavigisto de la mortinta Kensford, malamata de ĉiuj laboristoj en la fabriko. Li jam sciiĝis pri la akcidento al la estro kaj lia filo, Viktoro, kaj kredas ke de nun li mem facile fariĝos al vera estro de la firmo, ĉar neniu krom li komprenas la tutan internan funkciadon de la maŝino. De nun lia pozicio kaj potenco devas nature pliboniĝi pro tio, ke “Kompatinda Klem” ne posedas ian praktikan scion pri la fabrikado kaj vendado de la komercaĵoj de Kensford kaj tial estus kiel vakso en liaj manoj. Li vidis Packman kun Klem kaj tuj decidis agi kvazaŭ li havas plenan kaj nedisputeblan aŭtoritaton.

“Ha!” li ekkriis, turnante sin al la advokato. “Kion vi faras ĉi tie, Sinjoro?” Ĉu vi vidas la afiŝon sur la muro: ‘Eniro Malpermesata.’”