Saltu al enhavo

Paĝo:Merchant - Kompatinda Klem, 1931.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

“Jes,” respondis Packman, “sed mi havas la rajton veni ĉi tien.”

“Vi havas rajton? Mi ne komprenas… klarigu viajn vortojn,” diris Snooks.

“Mi jam klarigis ilin… al via estro, S-ro Klement.”

“Al Mia estro? Vi eraras… grave eraras, sinjoro. En la foresto de S-ro Kensford mi estas la sola estro en la fabriko kaj mi dankos vin tuj foriri aŭ mi ordonos ke oni elĵetu vin perforte,” diris Snooks kun rapide kreskanta kolero.

“S-ro Klement, ĉu vi permesas ke viaj subuloj alparolu al viaj amikoj tiamaniere?” demandis Packman al la timigita Klem.

Mi jam diris de Klem ŝajne stultulo, sed mi devas nun aldiri ke estis nur “ŝajne.” En la daŭro de sia tuta ekzistado, li suferis de “malsupereca komplekso”… mi tre ĝojas ke mi trovis okazon por enmeti tiun frazon, ĉar ĝi aperas en ĉiuj libroj je la nuna tempo kaj nature mi deziras ke la mia enhavu la kutimajn riĉaĵojn… li ĉiam kutimiĝis esti subpremita de la patro kaj frato, agi laŭ iliaj ordonoj kaj plenumi iliajn ordonojn sen prokrasto kaj sen diskuto. Sed kvankam ili regis liajn agojn ili ne havis povon rilate liajn pensojn; li multe pensis kaj multe suferis pro iliaj maljustaĵoj kontraŭ li. Kiam S-ro Snooks unue eniris la laborejon, li sentis la malnovan timon kaj deziris eviti pluajn malagrablaĵojn per tuja reveno al siaj taskoj, sed post rigardo al la vizaĝoj de Packman kaj Snooks, la lumo subite eniris lian menson… li vidis ke S-ro Packman havas plene memkontentan mienon dum Snooks havas la arogantecon de homo, kiu deziras gajni la venkon per aplombo.

“S-ro Packman,” diris Klem. “Antaŭ kelkaj minutoj vi konstatis, ke mi nun estas la estro de la fabriko. Vi estas certa pri tiu punkto?”

“Ne estas ebleco de ia dubo… vi vere estas la estro.”

“Ĉu mi nun posedas la povon maldungi iun en la fabriko, kiu ne plaĉas al mi?”