Saltu al enhavo

Paĝo:Merchant - Kompatinda Klem, 1931.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

“Kompreneble, kvankam vi devus pagi lin certan kompensaĵon se vi ne farus la kutiman sciigon pri eksiĝo.”

“Tion mi komprenas… oni ofte agis tiamaniere ĉi tie. Nur unu pluan demandon mi deziras fari. Ĉu vi estas preta agi kiel mia leĝa reprezentanto de tiu ĉi momento?”

“Kun plezuro, S-ro Klement, se vi tion deziras.”

“Do, tuj mi transdonas al vi aŭtoritaton por prizorgi miajn aferojn. Mi sekvos viajn konsilojn kiam ajn mi povos, sed estas unu afero kiun mi devas nepre plenumi laŭ mia propra volo… mi ne permesos ke S-ro Snooks restu en ĉi tiu fabriko unu pluan minuton. Li ĉiam subpremis ĉiujn laboristojn de la firmo kaj, ĉu mi suferos monan perdon pro lia foriro aŭ ne, mi ne toleros lian pluan ĉeeston.”

“Vi estas frenezulo!” kriis Snooks. “Sen mia helpo la firmo ruiniĝus post tri monatoj.“

“Vi aŭdis mian volon, S-ro Packman,” diris Klem, kvankam kun tremantaj lipoj, “Bonvolu preni la necesajn paŝojn por plenumi ĝin.”

“Kompreneble… kun vera ĝojo,” diris Packman, kiu tiam sin turnis al la nun surprizita Snooks kaj kun eble tro ĝentila voĉo diris: “S-ro Snooks, kiel la leĝa reprezentanto de la firmo, Kensford, mi sciigas al vi, ke ni nee plu bezonas viajn servadojn. Se vi transdonos al mi viajn ŝlosilojn kaj sciigos al mi kiom da salajro vi ricevas, mi tuj pagos al vi ĉion, kion vi rajtas ricevi.”

“Mi vidos vin en Hadeson antaŭ ol plenumi vian absurdan demandon. Jen mi estas kaj jen mi restos.”

Dum la interparolo, unu el la laboristoj, Joe Smith, kiu havas la fortecon de bovo, vidinte ke Snooks levis la pugnon kvazaŭ kun intenco frapi la maljunulon, subite kaptis lin per ambaŭ manoj ĉe la talio, renversis lin, supron malsupre, tiamaniere ke la moneroj falis el liaj poŝoj, kaj post forta skuado, eĉ la deziritaj ŝlosiloj ankaŭ klakis ĝis la planko. Smith denove turnis lian kapon supren kaj je la sama momento du aliaj laboristoj lerte metis grandan sakon super liajn ŝultrojn, alligis ĝi ĉirkaŭ la talion per forta ŝnuro,