kaj portis lin al la elirejo, kie staris ŝarĝ-aŭtomobilo. Ili enĵetis lin, zorge ŝlosis la pordon kaj preparis por la forveturado.
“Kion vi intencas fari kun li?” demandis Packman, kiu kuris kiel eble plej rapide al la elirejo.
“Ho! Ni longe sopiris montri al li la grandan amon kiun ni ĉiuj sentas por li kaj jen estas bona okazo por plenumi la deziron… ni enmetos lin en la lageton por vidi lian spertecon kiel naĝisto.”
“Tion mi ne povas permesi,” diris Packman. “Estas kontraŭ la leĝo.”
“Sed ne kontraŭ la volo. La plezuro superos la punon,” kaj ili funkciigis la maŝinon kaj forveturis.
“Kion ni faru nun?” demandis Klem.
“Mi esprimis la deziron viziti Pastron Welborn, ĉar li povos nin helpi rilate la enterigon de viaj parencoj.”
“Mi ŝatus vidi lin, sinjoro,” diris Klem.
S-RO Packman ne eraris. Klem estis deklarita la sola leĝa
heredanto de la mortinta Henry Kensford. Li fariĝis
riĉulo, sed ne tuj feliĉulo, ĉar la ĵurnalistoj, kvankam ili ne
povas fabriki brikojn sen pajlo, ŝajne posedas la kapablon fari
novaĵojn el al plej ordinaraj aferoj. Multaj vizitis Mellowdale
por intervjui Klem kaj ne trovinte tion, kion ili atendis,
uzis la imagon por elverki artikolojn kun frapantaj titoloj, kiel
“Vilaĝa Laboristo fariĝas Milionulo.”
“Mortinta Peklisto postlasas £250,000.”
“Dolĉa Konsolado per Konservaĵoj.”