Saltu al enhavo

Paĝo:Merchant - Kompatinda Klem, 1931.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

kaj multaj aliaj egale falsaj. Rezultis ke ĉiumatene la poŝto alportis al Klem amason da korespondaĵo senditan de homoj, kiuj penas gajni siajn vivrimedojn per la verkado de imagaj suferadoj anstataŭ per la verkado de romanoj same kiel aliaj homoj, kiujn oni nomas aŭtoroj.

Ĝis tiu tempo, Klem neniam havis sciigon pri la leterskribantaj almozuloj. Li kredis, ke ĉio, kion li legis, estas la vero, kaj lia koro preskaŭ deŝiriĝis pro la teruraj suferadoj de la skribintoj. Leginte leteron de kompatinda viro, kiu asertis, ke li ne enmetis peceton da pano en la buŝon en la daŭro de tri tagoj kaj kiu petis la malgrandan sumon da unu funto por ebligi la aĉeton de necesa nutraĵo, Klem sentis ke li tute ne pouvus ĝui sian propran manĝaĵon antaŭ ol respondi al la peto. Unu virino malfermis al li koron. Ŝi havas dek infanojn, edzon kun rompita kruro kaj nepagitan konton por la domluado. Ĉu la riĉulo donos al ŝi dek ŝilingojn kaj savos per tiu malgranda donaco dek du vivojn? Klem tuj sendis dudek por savi ilin dufoje kaj kredis, ke la kosto estas tre malkara. Tria homo skribis:

“Mia avino ĵus mortis je la aĝo de naŭdek-du kaj mi devos enterigi ŝin en tombon por almozulino, se mi ne havigus tri funtojn antaŭ vendredo. Mi ĝojas diri ke la avino neniam tuŝis guton da alkoholaĵo dum la tuta vivo. Sendu la monon kaj mi preĝos por vi ĉiutage.”

Sed estis aliaj petoj krom tiuj de la profesiaj monpetistoj… leteroj de pastroj, kluboj, institutoj, malsanulejoj, ktp. Kion fari? Klem havas monon kaj veran kompatemon, sed li deziris agi saĝe kaj elekti la plej taŭgajn aferojn por sia subtenado. La apetito forlasis lin, la povo dormi forflugis. Kiam li perdis la konscion por kelkaj momentoj, teruraj sonĝoj atakis lin. F-ino Moss, lia maljuna vartistino, venis al lia helpo.

“Iru al S-ro Packman, kaj petu ke li donu al vi sian konsilon. Se vi agus plilonge kiel dum la lastaj du-tri tagoj, vi baldaŭ fariĝus treege malsana.”

“Dankon… mi kredas ke tiu estas la sola vojo… mi