Saltu al enhavo

Paĝo:Merchant - Kompatinda Klem, 1931.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

ĉiam imagis, ke estus bona afero posedi monon sed ĝis nun mi nur ricevis kor-dolorojn. Multe pli bone estus tuj fordoni la tutan havaĵon kaj denove fariĝi laboristo.”

“Ne, sinjoro—certe devas esti solvo viaj ĝenoj. Iru senprokaste, mi petas.”

Klem vizitis sian amikon, Advokato Packman, kaj klarigis al li la situacion.

“Estas mia kulpo, S-ro Klem… mi devis averti vin pri la ebleco de tiuj petoj… ili ĉiam sekvas la anoncon, ke iu homo heredis monon. Sendu ĉiujn leterojn al mi kaj mi elektos el ili tiujn, kiujn mi opinias meritas vian helpon.…”

“Bone, sinjoro… sed mi jam multe pripensis la aferon kaj kredas ke mi havas tro multe da mono, mi… mi ŝatus fordoni la pligrandan parton da ĝi… mi estus pli komforta se mi nur havus sufiĉe por miaj bezonoj.”

“Ne estu tro malpacienca, sinjoro.… Mi ŝatas vian vidpunkton, sed oni devas pensi kaj repensi antaŭ ol agi.”

“Sed mi jam pensis pri ĉi tiuj aferoj dum multaj jaroj… mi ĉiam diris al mi mem, ke se mi iam posedus rirĉaĵojn, mi farus tion kaj tion kaj nun…”

“Mi komprenas, sed… eble post iom da tempo vi edziĝos kaj…”

“Mi? Edziĝu? Ho! S-ro Packman, vi ne komprenas. Ne estas junulino en la mondo, kiu iam ĵetis al mi rigardon. Mi estas tro modesta… ili ne ŝatas min.”

“Jes, jes. Sed mi opinias, ke hodiaŭ vi trovos ŝanĝon ĉe ili. Hieraŭ vi estis laboristo, hodiaŭ vi estas riĉulo.”

“Mi ankoraŭ estas la sama viro.”

“Ne, ne; tute ne. Mi estas maljunulo sed mi ne forgesis miajn proprajn spertojn kun la malforta sekso. Ne estas la viroj kiujn ili ŝatas, sed la vestaroj kiujn ili portas. Ĉu vi neniam aŭdis tiun popularan melodion en kiu troviĝas la vortoj:

“L’atento de viro sin turnas senĉese
  Al ‘birdo’ kun bela plumaĵo”

kaj la sama argumento taŭgas ĉe la virinoj.”