Saltu al enhavo

Paĝo:Merchant - Kompatinda Klem, 1931.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

“Mi ne povas kredi tion… mi ĉiam imagis ke ili nur ŝatas la virojn lertajn.”

“Ne, mia kara amiko, tute kontraŭe… ili pliŝatas la simplajn virojn, ĉar tiam ili povas gvidi iliajn paŝojn laŭvole.”

“Vi ekmirigis min, sinjoro, sed spite ĉion… mi nepre devas fordoni grandan parton da mia heredaĵo.”

“Vi parolis pri viaj pensoj… klarigu al mi pri viaj sonĝoj de la pasinteco… eble el ili ni povus konstrui bonan planon por la plenumo de viaj deziroj.”

“Mi… unue, mi ŝatus havigi por la avo helpanton… vikarion. Li jam estas tre maljuna kaj ne plu kapablas fari ĉiujn devojn. Ĉu estus eble aranĝi tion?… ke mi pagu la salajron?”

“Tre bona ideo… jes… mi notos tion.”

“Élue, kiam mi laboris ĉe la fabriko, miaj kunuloj ofte parolis pri siaj hejm-aferoj… malsanoj de infanoj… neebleco pagi la impostojn de la registaro… ho! pri multaj aferoj de la ĉiutaga vivado… mi tre ŝatus ke ĉiu el ili nun partoprenu mian monon.”

“Jes… estas ankaŭ bona kaj praktika ideo… sed tio bezonus grandan sumon da mono.”

“Ĉu mi ne povus transdoni al ili duonan da la akcioj kiujn mi posedas en ‘Kensford’?… ili sukcesigis la firmon per siaj laboradoj kaj meritas partopreni la profitojn. Mi jam legis, ke kelkaj firmoj havas similan aranĝon.”

“Jes, jes… mi pensu… jes… plibone doni helpon al la homoj, kiujn vi konas ol sendi monon al tiuj, kiuj eble nur trompas vin per siaj rakontoj. Se vi vere intencas fari tiun grandan servadon al ili, mi facile aranĝos ĝin… sed ne duonon… eble duonon krom unu akcio, ĉar tiam vi ankoraŭ konservus la voĉdon-povon se iam okazus disputoj pri la evoluado de la firmo.”

“Ankoraŭ pluan ideon mi havas kaj tiun mi nepre devas efektivigi… mi ŝatus havigi belan parkon por la vilaĝanoj, kune kun Instituto kun koncerta halo, gimnastikejo, bilardejo, ktp.… kaj, se mono sufiĉas por tiu afero ankaŭ,…