malsanulejo por la homoj ĉi tie kiuj ne povas pagi operaciojn. Se mi povus helpi ilin tiamaniere eble mi mem poste ĝuus la vivon… sed ĝis mi povos fari tion, mi estos iom dolorema.”
Ĉiuj proponoj de Klem efektiviĝis kiel eble plej frue kaj liaj doloroj malaperis. Li ankoraŭ loĝis en la malnova domo, ĉar li deziris havi ĉe si la servistinojn kiuj zorgis pri li en la infaneco. F-ino Moss estis lia dom-mastrino kaj zorgis pri li, kvazaŭ li estas ŝia propra filo.
Sed eĉ tiam Klem ne estis kontenta. Li sopiris pri edukado kaj pro modesteco ne kuraĝis havi la helpon de instruistoj, nek ĉeesti klasojn. Li studadis hejme, kaj ne faris videblan progreson ĝis kiam la nova vikario, Pastro James Grant, alvenis en Mellowdale. S-ro Grant ne bone predikis, ne posedis grandajn intelektajn talentojn, sed li baldaŭ fariĝis tre populara en la vilaĝo, ĉar laŭ la plej bona signifo de la vorto, li estis sportulo… lerte ludis piedpilkon, kriketon, bilardon kaj golfon… povis rakonti humorajn historietojn kaj multe ŝatis fari longajn promenadojn tra la valoj apud Mellowdale. Klem kaj li fariĝis intimaj amikoj kaj ofte iris kune por fari vagadojn. Unu tagon, post laciga grimpado ĝis la supro de monto, ili kuŝis sur la musk-kovrita grundo kaj ĝuis la vere mirindan panoramon kiu estas trovebla en ĉiu direkto.
Klem neniam veturis pli ol dek mejlojn de sia propra hejmo kaj vidis, por la unua fojo, la vastan pejzaĝon, kiu nun kuŝis je la piedoj kaj estis atingebla je distanco de kelkaj mejloj. Li rigardis ĝin kun la plej profunda intereso kaj ekmiro. Post longa pripensado li ekkriis:
“Ĝis nun, mi neniam komprenis kiel grandega estas la mondo!”
Lia kunulo rigardis lin subkaŝe kaj, sciiĝinte ke Klem parolis tute serioze, respondis: “Jes… estas vere grandega, ĉar jen estas antaŭ ni nur fragmento de nia propra lando… oni ne kapablus kompreni la vastecon de la tuta mondo sen vojaĝoj trans la oceanojn.”