“Sed… jes, kompreneble, Jimmy (mi devas klarigi ke ili jam kutimiĝis paroli unu la alian per siaj plej intimaj nomoj)… sed momente mi imagis, ke ni havas antaŭ ni la tutan mondon. Ho! kiel multe mi ŝatus vidi la tuton!”
“Kial ne? Vi havas la tempon je via dispono kaj la monon necesan por la plenumo de la deziron.”
“Mi neniam kuraĝus iri alilanden… mi ne bone parolas mian nacian lingvon. Kiamaniere mi sukcesus komprenigi min aŭ kompreni aliajn?”
“La angla lingvo ĉiam sufiĉas por la homo kiu havas monon en la poŝo… estas la malriĉuloj, kiel vaguloj kaj pastroj, kiuj bezonas alian metodon por havigi komfortojn en aliaj landoj. Vi povus veturi unuaklase ĉiam kaj ĉien… la plej luksaj hoteloj tuj malfermus al vi la pordojn… ho! vi povus havi belegan tempon, renkonti ĉarmajn homojn kaj.…”
“Kial paroli tiamaniere? Vi bone scias, ke mi ne posedas la kuraĝon konatiĝi kun iu, krom tiuj, kiujn mi jam konis de la infaneco.…”
“Oni diras ke la vojaĝo ŝanĝas tion.”
“Ne… mi restos hejme,” li respondis, malgaje.
“Sed, Klem… mi havas ideon. Antaŭ nelonge mi renkontis malnovan amikon en Londono, kiu parolis al mi pri certa facile lernebla lingvo… la internacia lingvo, Esperanto. Li ĵus reiris hejmen post vojaĝo tra Eŭropo kaj uzis la lingvon en la diversaj landoj kun profito kaj avantaĝo.… Ĉu vi ne ŝatus, ke mi havigu por vi pluajn detalojn… eble la lingvo estas la ilo kiun vi bezonas por faciligi al vi vojon por eksterlandaj vojaĝoj.”
“Ne povus esti lingvo kiu taŭgus por mi, Jimmy… mi estas vere stultulo.…”
“Tute ne. Vi ne havis la okazon studadi ĝis nun. Tamen, ĉu vi ŝatas la ideon, ĉu ne, mi mem jam interesiĝis pri la afero kaj tuj skribos al mia amiko por havigi librojn. Se mi sukcesus lerni la lingvon, ne estas dubo, ke vi sukcesus