Saltu al enhavo

Paĝo:Merchant - Kompatinda Klem, 1931.pdf/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

ankaŭ, ĉar mi ĉiam sidis ĉe la lasta loko en la lingvaj klasoj en miaj lernejaj tagoj.”

Jimmy sendis por la libroj, tralegis unu el ili… ĝi estis gramatiko pri la lingvo… kaj tuj rekonis la grandan simplecon kompare kun la aliaj lingvoj kiujn li antaŭe penis mastri sensukcese. “Mia kara Klem, estas vera ludado por infanoj,” li ekkriis al la amiko kelkajn tagojn poste. “Rigardu… ĉiuj reguloj estas senesceptaj… unu litero, unu sono… unu sufikso por ĉiuj inaj vortoj… belsona… agrabla… nur unu konjugacio…”

“Kio estas konjugacio?” demandis Klem.

“Mi klarigos poste… unu konjugacio de la verbo kaj eĉ tiu la sama por ĉiu persono kaj por ĉiu nombro… estos plifacile lerni ol prirabi infanon de sukeraĵo.”

“Esperanto vi nomas ĝin? Mi ne ŝatas la vorton,” diris Klem, kiu penis kaŝi sian nescion de la klarigoj faritaj del pastro.

“Ne, Klem, estu justa… la vorto havas vere belan sonon. Ni lernu la lingvon kune. Vi helpus min kaj reciproke mi helpus vin. Kiel Dickens diri en la fama romano de ‘La Du Urbegoj’… ‘estas la sola vojo.’”

Klem batalis iom da tembo kontraŭ la propono de la amiko, sed fine… kiel kutime… cedis al la volo de la alia. Pasis kelkaj monatoj kaj la progreso kiun li faris estis treege malgranda… oni estus supozinta, ke li neniam akirus mastrecon super la facile lernebla lingvo. Poste, granda ŝanĝo okazis… li komencis vidi la arbaron tra la arboj… li vidis iom da lumo en la vasta mallumeco kaj atakis la temon kun pligranda entuziasmo. Baldaŭ venis la tempo, kiam la du viroj tute ĉesis paroli angle dum la promenadoj… ili sukcesis priskribi la pensojn per la lingvo de lingvoj… la plej granda miraklo de modernaj tempoj… Esperanto.

“Ha! Bonan tagon, Klem,” diris Jimmy. “Mi havas interesan novaĵon por vi. Mia samideano skribis por diri ke la Universala Kongreso de Esperanto okazos en Finlando…