Saltu al enhavo

Paĝo:Merchant - Kompatinda Klem, 1931.pdf/24

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

en la ĉefurbo Helsingforso… en la venonta aŭgusto. Vi nepre devas iri.”

“Mi? Kial ne ni?”

“Ĉar mi havas fianĉinon kaj devas… ne, tiu ne estas ĝentila vorto… mi sopiras pasigi mian libertempon ĉe ŝia hejmo… mi amas Esperanton sed mi, kun la plej profunda spirito de mia animo, adoras.…”

“Jes, jes… vi jam diris tion al mi. Ni povos aranĝi tiun aferon… tuj edziĝu kaj iru al Finlando por la mielluno.”

“Dankon, Klem… vi ankoraŭ ne amis junulinon aŭ vi certe ne proponus pasigi la miellunon kune kun amaso da konatuloj.”

“Sed vi ne konas ilin… nur min, ĉu ne?”

“Ne… sed oni ne povus partopreni kongreson, ne farante la konatecon de la aliaj vizitantoj. Vi iros sola.”

“Ne en la vivo, mia knabo. Kiel diris Snooks: Jen mi estas kaj jen mi restas.”

“Sed Snooks ne restis… li eniris akvon, ĉu ne? Vi agos simile sed iros sur la akvon anstataŭ en ĝin.”

“Mi ŝatus iri sed timas ke mi sentus min treege soleca sen kunulo.”

“Mi povas havigi leterojn de mia amiko, kiujn vi prezentos al la aliaj ĉeestontoj… la vojaĝo faros al vi plezuron, ĝojon kaj feliĉecon… vi gajnos spertojn kiuj pligrandigos viajn vidpunktojn, plilarĝigos viajn opiniojn… ho! elokventan paroladon mi povas fari al vi pri la avantaĝoj de tia vizito, sed mi nepre devas ŝpari miajn pensojn por la prediko, kiuin mi devas verki por la morgaŭa Di-servo… jes, mi predikos pri ĉi tiu temo morgaŭ.”

“Sed vi diris ke vi intencis verki vian predikon hieraŭ vespere.”

“Tion mi intencis, sed la vortoj kaj ideoj tiam mankis… la tuta cerbo estis nur vakuo. Kial oni elektis por mi la rolon de pastro, mi ne komprenas, ĉar kiel golf-profesoro mi povus gajni pligrandan salajron kaj havigi multe plibonan