Saltu al enhavo

Paĝo:Merchant - Kompatinda Klem, 1931.pdf/25

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

tempon. Tamen, la temo sur la agendo je la nuna momento estas ‘Pri la venonta vizito de S-ro Klem al Helsingforso!… vi iros, kompreneble?”

“Mi promesas pripensi la aferon.”

“Ŝi, kiu pripensas estas perdita por ĉiam.”

“Ŝi… kia ŝi?”

“Estas diraĵo bone-konata. Per ŝi mi celis vin.”

“Ŝajnis al mi, ke vi denove parolis pri via fianĉino.”

“Vi penas tiri haringon trans la vojeton… vi nepre iros al la kongreso?”

“Por plaĉi al vi… jes,” respondis Klem.


ĈAPITRO 4


EN la lasta semajno de Julio, 1922, Klem adiaŭis siajn geamikojn en Mellowdale antaŭ ol komenci la unuan grandan aventuron de sia vivo. Li jam lernis Esperanton, kvankam li ne parolis ĝin kun iu krom Jimmy, kiu, post longa kaj penega argumentado, fine decidigis lin iri al Finlando por partopreni la Universalan Kongreson en Helsingforso.

La ĉielo ploris je lia foriro, kaj je la alveno en Hull ŝajnis ke la fino de la mondo jam komenciĝis. Lia kuraĝo pli kaj pli malgrandiĝis kaj nur estis la fakto, ke ĉiuj en la hejma vilaĝo ridegus pri li, se li tuj reirus, kiu pelis lin al la ŝipo. Kiam li ekvidis la “Arcturus,” ĉe la kajo, lia lasta guto da kuraĝo malsupreniris en liajn botojn kaj la koro eksaltis en la buŝon. Estis terura momento, ĉar mi mem ofte sentis similajn. Ĝis tiu tago li eĉ ne metis piedon sur la ferdekon de ia ŝipo kaj liaj kruroj vere tremadis, kiam li enŝipiĝis. Viro kiu estas kondukita al eŝafodo ne povas posedi pligrandan