Saltu al enhavo

Paĝo:Merchant - Kompatinda Klem, 1931.pdf/26

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

timon ol Klem je tiu tempo. Oni prenis liajn pakaĵojn kaj li sekvis kiel ŝafido, kiu iras al la buĉejo.

En la kajuto estis lokoj por kvar kaj ĉiuj portis la nomojn de tiuj, kiuj rezervis ilin. Lia nomo aperis sur unu el la du malsupraj kaj li iom ĝojis pri tio, opiniante ke, se la ŝipo renversiĝus, li ne havus longan distancon por la eventuala falo. Li metis la pakaĵojn sur la liton kaj reiris al la ferdeko por “vidi la vivon” ĉirkaŭ la kajo. Homoj konstante alvenis kaj ŝajnis al li ke la tuta mondo parolas Esperanton. Pro la intermiksiĝo de diversaj voĉoj, li ne bone komprenis tion, kion li aŭdis, sed de tempo al tempo li kaptis kelkajn vortojn klare kaj tuj fieriĝis, ke li samtempe kaptis la sencon.

Spite la konsilon de Jimmy, li jam sekrete decidis ne tuj anonci al iu, ke li estas “samideano.” Li pli ŝatis atendi ĝis li povas eltrovi ĉu aŭ ne la Esperantistoj estas indaj kaj agrablaj homoj. Liaj timoj baldaŭ forflugis, ĉar ili ĉiuj aspektis tiel. Je la kvina horo posttagmeze oni entiris la ankron kaj la ŝipo malrapide kaj gracie naĝis laŭlonge la riveron. Li sentis sin treege soleca, ĉar krom li, ĉiuj havas amikojn. Subite li pripensis pri la knabo, kiu staris sur la brulanta ferdeko, post la foriro de ĉiuj kunuloj, ĉar, kvankam granda homamaso staris ĉirkaŭ li, li ne estis unu el ili.

Sed neniu povas resti nekonata longatempe sur ŝipo; oni devas manĝi; kaj ne estas eble manĝi nedirante almenaŭ kelkajn vortojn al tiuj, kiuj sidas apude, kiel ekzemple: Pasigu al mi la mustardon, aŭ: Ĉu vi deziras la salon? Sed ne estis Klem, kiu diris la unuan vorton; estis ĉarma sinjorino nomita Hudson, kiu tuj salutis lin kaj demandis ĉu li estas Esperantisto. Ruĝiĝinte kiel knabino ĉe sia unua balao, li konfesis ke li iomete lernis la lingvon, sed ne konatiĝis kun aliaj parolantoj, krom la amiko hejme. Li estis vere bonŝanculo, ĉar S-ion Hudson jam faris multajn vojaĝojn tra la mondo kaj tuj metis lin sub la protekton de siaj flugiloj. Ŝi notis je la unua ekrigardo, ke li havis neordinaran modestecon kaj grandan timon sed post kelkaj minutoj li sentis kvazaŭ li konis ŝin dum la tuta vivo.