Tiun vesperon okazis koncerto en la manĝsalono, kaj je lia grandega surprizo la afero estis treege ĝuinda. Anstataŭ gravaj paroladoj pri la movado, oni kantis, deklamis kaj interŝanĝis bonajn humorajn anekdotojn. Poste, li faris promenadon sur la supra ferdeko je la flanko de la sinjorino kaj estis prezentata al kelkaj gesamideanoj. La luno aperis en la ĉielo kaj la maro estis trankvila kaj bela. Je la noktmeza horo li enlitiĝis kaj havis ŝonĝojn de oro.
Ĝis tiu vojaĝo li ne sciis ĉu aŭ ne li suferos de marmalsano, sed feliĉe li tuj trovis, ke la movado de la ŝipo estis por li agrabla sensacio. Tute senscie li estis bona maristo. Li prenis sian lokon inter tiuj, kiuj partoprenis la ferdekludojn sed ne havis grandan sukceson. Fakte, ĉiuj ridetis je liaj klopodoj. Tamen, S-ino Hudson ne permesis, ke li perdu kuraĝon aŭ ke li reiru al sia natura modesta sintenado. “Estas la unua paŝo kiu sole estas malfacila. La infano rampas antaŭ ol ĝi marŝas, kaj vi devas peni kaj peni ĝis vi kapablas fari tiel bone, kiel la aliaj junuloj. Estas nur afero de la ekzercado, sed… ho! jen estas la prezidanto de nia asocio; mi devas prezenti vin al li,” ŝi subite diris, vidante la alproksimiĝon de viro kiu havis rideton je la buŝo sed bezonis hararon ĉe la kapo.
“La prezidanto?” diris Klem. “Eble mi devas foriri dum vi interparolas kun li.”
“Certe ne. Li estas nur homo, ne speco da drako. S-ro Merchant, venu ĉi tien, mi petas. Mi havas novan rekruton por vi.”
“Bonege,” diris la viro. “Vi ĉiam havas ion ŝatindan por montri al mi… ĉu tiu ĉi sinjoro estas nia nova amiko?”
“Jes… S-ro Klement Kensford… jen nia prezidanto, S-ro Merchant.”
“Mi salutas vin, kaj esperas ke vi plimulte ĝuos la vojaĝon ol mi atendas por mi mem.”
“Sed vi ne malbone aspektas je la momento,” diris la sinjorino. “Vi ne povas esti malsana dum ĉi tiu trankvila vetero.”