Saltu al enhavo

Paĝo:Merchant - Kompatinda Klem, 1931.pdf/28

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

“Ĉu ne? Vi ne konas min… mi povas esti malsana je iu momento kaj tute sen klopodo. Mi estas la plej malbona el ĉiuj malbonaj maristoj. Tamen, ne parolu pri la afero. Forgesu ĝin kaj parolu al mi, S-ro Kensford, pri viaj propraj spertoj.”

S-ino Hudson rakontis ĉion, kion ŝi jam lernis pri Klem, kaj kiam ŝi menciis la fakton, ke li estas Jorkŝirano, same kiel la prezidanto mem, la du viroj tuj fariĝis varmaj amikoj. Oni diras, ke kiam ajn unu skoto renkontas alian, eĉ se estus apud la poluso, oni tuj proponas amikan glason da viskio, sed kiam Jorkŝirano renkontas alian, ili tuj penas pruntepreni monon unu de la alia. Kompreneble, estas nur ŝerco… ili tuj demandas ĉu estas eble fari servadon unu por la alia. S-ro Merchant agis tiamaniere kaj, spite de siaj multaj devoj, li akceptis Klem kiel apartan amikon.

“Vi devas ĉeesti la diservon morgaŭ matene, Klem,” li diris. “Ni aranĝis bonegan programon… du predikojn… unu de katolika pastro kaj la alia de angla; S-ro Boutwood kolektis lertan ĥoron por kanti niajn himnojn… eĉ nun S-ro Warden maŝinskribas kopiojn por la ne-esperantistoj… li prunteprenis la skribmaŝinon de la kapitano por tiu laboro kaj mi… ho! mi supozas, ke mi havos la kutiman taskon kolekti la monoferojn. Estos je la dek-unua precize.”

La Dimanĉo alvenis kaj Klem iris al la manĝejo por la matenmanĝo. Li sentis, ke la ŝipo agas tre strange sin rulante de unu flanko ĝis la alia ĉiumomente, sed li vere ĝuis la ŝanĝon. En la Manĝejo li vidis nur dek du homojn kaj ili estis skotoj. Li sidiĝis ĉe apuda tablo, sed kvankam oni metis la kutiman manĝilaron antaŭ li, ĉiuj aĵoj tuj forruliĝis sur la plankon. Li rekaptis tranĉilojn kaj forkojn kaj kun granda malfacileco sukcesis manĝi. Kelkafoje li subrigardis al la skotoj, ĉar iliaj vizaĝoj altiris lin kvazaŭ magneto… ili jam havis preskaŭ verdan aspekton; kiam ajn iu el ili alportis peceton da nutraĵo apud la buŝo, anstataŭ engluti ĝin, oni tuj remetis ĝin sur la teleron kaj forte skuiĝis.