Saltu al enhavo

Paĝo:Merchant - Kompatinda Klem, 1931.pdf/29

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Neniu diris eĉ unu vorton sed post kelkaj minutoj unu post la aliaj subite eliris, kvazaŭ alvoko por helpo estis ricevita per radio. Klem baldaŭ estis la sola homo en la salono. Li ne povis kompreni la aferon, ĉar por li la vetero nur pligrandigis la apetiton. Li finis la manĝadon kaj ankaŭ eliris.… Alveninte ĝis la supro de la ŝtuparo, li vidis kun grandega surprizo sian novan amikon, S-ron Merchant. Lia rideto de hieraŭ jam malaperis kaj estis anstataŭigita per kortuŝanta agonio. Li similis al infano, kiu ankoraŭ ne lernis stari sur la piedoj kaj penis supreniri la ŝtuparon rampante sur la manoj kaj genuoj.

“Bonan matenon,” diris Klem, kun kora voĉo.

“Bonan! vi nomas ĝin?” respondis Merchant, en treege dolorema tono. “Estas aliaj vortoj en nia lingvo por ĝin priskribi, se mi ne kapablas ilin diri je la momento. Ĉu iu estas en la manĝ… manĝejo?” li aldonis, kun tremiĝo de ĉiuj nervoj.

“Ne, sinjoro… mi estas la lasta. Ĉu vi ankoraŭ ne manĝ.…”

“Ne diru la abomenan vorton… mi reiros al mia kajuto kaj eble la morto baldaŭ donos al mi komforton.”

“Sed pri la Diservo, sinjoro. Ĉu ĝi ne okazos?”

“Kompreneble… sed estos diservo pri mia enterigo… adiaŭ,” kaj denove la prezidanto rampis kun ĝemadoj en la direkton de sia kajuto.

Li Diservo ne okazis. Klem certe renkontis du samideanojn, la gesinjorojn Merrick, kiuj ŝajne ĝuis la uraganon same kiel li mem, sed ĉiuj aliaj pasaĝeroj sin kaŝis en siaj truoj dum la tuta tago. Iom lacigita per senĉesaj promenadoj, Klem fine iris al sia lito, kie li trovis la tri aliajn okupantojn en stato de granda timo. Unu el ili estas Radio-mekanikisto kaj ĵus sciiĝis de iu ŝipisto, ke la ŝipo estas en grava danĝero, ĉar la forteco de la uragano certe rompis la ĉenojn per kiuj la subakvigitaj eksplod-minoj, fiksitaj dum la milito de la rusoj, estas ankrigitaj, kaj ke ili nun estas flotantaj tute liberaj kaj povas kolizii kun la “Arcturus” je iu momento. Klem