Saltu al enhavo

Paĝo:Merchant - Kompatinda Klem, 1931.pdf/30

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

tuj elserĉis S-ron Merchant, kredante, ke li nepre devas averti lin pri la afero. Ne estis malfacile trovi lin, sed treege malfacile elveki lian atenton al la minacanta danĝero, ĉar li estis en stato de duona senkonscieco.

“Kion vi diras?… ke ni eble suferos ŝip-pereon… ke estas vera ŝanco ke ni ĉiuj baldaŭ dronos?”

“Vera ŝanco, sinjoro,” diris Klem, en granda eksciteco.

“Vi ne ŝercas… ne trompas min… eksplodmiino eble frapos nin je iu momento?” demandis Merchant.

“Je iu momento, sinjoro.”

“Ho! dankon, tutkoran dankon, Klem. Vi donis al mi la plej feliĉan novaĵon; vi metis novan esperon en mian bruston. Mi penos atendi tiun glorindan frapadon kun pacienco. Mi neniam forgesos vian amindecon… dankon, dankon!”

“Sed… ĉu vi vere deziras droni?”

“Deziras? Mi sopiras por tiu ĝojo kun ĉiuj fibroj de mia korpo. Nun, lasu min, por ke mi povu pliklare aŭdi la unuan frapon, kiu donos al mi liberecon de mia granda mizero,” kaj li denove faligis la kapon sur la litkusenon kaj laŭŝajne dormis.

La ekmiro de Klem povas esti imagita, sed ne estas eble ĝin priskribi. Li ankaŭ vizitis aliajn pasaĝerojn, sed ĉiuj ricevis lian averton kun ĝojo. S-ro Boutwood eĉ petis, ke Klem iru sur la ferdekon, kaj petu al la kapitano, ke li gvidu la ŝipon tekte al la plej danĝera loko, por ke la eksplodminoj ne maltrafu ĝin.

Tra la tuta nokto la ondoj fariĝis pli kaj pli grandaj kaj la ventego skuis la ŝipon kvazaŭ ĝi estas nur korko, sed eĉ tra la bruado de la uragano Klem ofte aŭdis la terurajn ĝemadojn de la pasaĝeroj. Li ne povis trankvile dormi pro la manko de ĝentileco, kiun ili montris al li per siaj lamentadoj kaj ploradoj, sed fine la mateno venis kaj kun ĝi belega vetero, trankvila irado tra serena akvo, sunbrilo sur blua ĉielo kaj la feliĉa reveno de ĉiuj samideanoj. La babilado, kiun ili faris, estis surdiga. Sed la stranga afero