Saltu al enhavo

Paĝo:Merchant - Kompatinda Klem, 1931.pdf/31

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

estis, ke neniu el ili diris ion pri la malfeliĉaj spertoj, kiujn ili havis dum la antaŭaj dudek kvar horoj. Tio pasis kaj estas jam forgesita… nun ili revivas kaj intencas havigi duoblan amuzadon por repagi sin por la perditaj horoj.

La ŝipo veturis tra sennombraj insuletoj de vera beleco kaj fine alvenis al la haveno de Helsingforso. Tie oni vidis laŭlonge de la kajo, grandajn rubandojn fiksitajn al la muroj, kun salutoj en Esperanto al la kongresanoj. Klem neklare komprenis, ke tiu estas la unua signo, ke li jam alvenis en la vera lando de Esperanto, ke li nun fariĝis ano de la plej granda familio en la tuta mondo; ke lia scio de la lingvo de nun ebligos interparoladojn kun homoj el ĉiuj landoj kaj de ĉiuj rasoj. “Bonvenon al Esperantujo”… la homamaso kantis kaj ridetis kaj montris, ke ili havas korojn plenplenajn da feliĉeco. Kaj antaŭ kvar tagoj li estis nur vilaĝano, sen scio aŭ sperto de aliaj landoj; ĉu la ŝanĝo estos por li tro granda aŭ tro impona? Li ankoraŭ ne sciis. Li sentis sin denove sola inter multaj homoj; li denove estis nur Kompatinda Klem. La larmoj kolektiĝis ĉe la okuloj, lia buŝo tremis… ĉu li ne faris eraron foririnte la hejmon?…

“Ha! jen vi estas, Klem… mi serĉis vin ĉie. Iru kun mi kaj eble ni povus aranĝi ke vi loĝu ĉe mia hotelo. Tio estos pli agrabla sperto por ni ambaŭ ol esti tute solaj.” Estis Merchant, kiu kaptis lin je tiu momento, kiam li havis grandan kompaton por si mem.

Ili ne havis ian ĝenon ĉe la doganejo; tuj oni aranĝis la detalojn kaj ili forveturis de la kajo en droŝko al apuda hotelo, kiu staris kontraŭ alloga subĉiela vendejo. La eniro ne bone impresis ilin, ĉar la ŝtuparo estis nudaj ŝtonoj kaj la muroj sen ia ornamaĵo, sed, malferminte la pordon de siaj respektivaj dormoĉambroj, ili havis veran surprizon… ili estis grandaj kaj meblitaj en la plej ĉarma kaj luksa maniero, tute malsamaj al tiuj, kiujn ili iam antaŭe vidis.

“Jen multekosta afero,” diris Merchant. “Eble mi posedas sufiĉan sumon por pagi unu noktan restadon ĉi