tie, sed certe ne plu. Ni devas tuj demandi la koston, ĉar jen estas ĉambroj tute taŭgaj por princoj.”
Ili alvokis la servistinon, sed ŝi ne komprenis unu vorton angle, france, aŭ germane, kaj ŝajne ne aŭdis la sonon de Esperanto. Ŝi genufleksis kaj forkuris. Poste alvenis la pordisto kun malgranda libreto verkita angle kaj finlande, kiun li transdonis al Merchant. Ĉi tiu serĉis tra la paĝoj kaj sukcesis trovi frazon, kiu demandis: “Kiom kostas ĉambro por unu persono ĉiutage?” La pordisto legis la tradukon, kiu staris kontraŭ la demando kaj siavice eltrovis la taŭgan respondon: “Ĉambro de la unua klaso kostas du ŝilingojn kaj tri pencojn ĉiunokte, kune kun matenmanĝo.” La amikoj relegis la respondon kelkafoje kaj nature images, ke estas eraro, sed, montrinte la monon al la pordisto kaj notinte lian jesan geston ili estis kontentaj pri la bonega aranĝo. “Ni loĝos ĉi tie por ĉiam,” diris Merchant.
Iliaj du ĉambroj estis apude kaj ili aranĝis havi la matenmanĝojn en la ĉambro de S-ro Merchant je la oka ĉiumatene. Ili bone dormis tiun unuan nokton kaj je la proksima mateno salutis unu la alian kun ĝojo, ĉar bela sunbrilo atendis ilin ekstere.
“Mi ĵus rigardis el la fenestro,” diris Merchant, “kaj se mi ne eraras, oni vendas fragojn. Kiam ni foriris Anglujon mi supozis, ke mi nepre devus atendi ĝis la venonta jaro antaŭ ol gustumi tiun belan frukton denove. Ĉu ankaŭ vi ŝatas ilin, Klem?”
“Ho! fragoj! Jes… mi vere amas ilin.”
“Bone. Mi ne povas havi fidon pri ia homo kiu ne amas ilin… do, ni mendos… bonvolu sonorigi, estas je via flanko.”
La servistino eniris kaj, kiel kutime, genufleksis. Ion ŝi diris, sed por ili tio estis ne komprenebla. Merchant prenis ŝin per la mano, kondukis ŝin al la fenestro kaj penis montri al ŝi la fragojn ĉe apuda budo. “Strawberries… fragoj… fraises… fresas… erdbeeren… fragole… Vi ankoraŭ ne komprenas? Do, rigardu ĉi tiun skizon;