nun, rigardu la koloron de la tablotuko… estas ruĝa, ĉu ne? Jen estas kremo kaj sukero… vidu kiel mi kovras la skizitan fragon per ili kaj metas la tuton en la buŝon kaj ridetas je la bongusteco de la frukto… ĉu vi komprenas?”
La virino gaje ridis, kaj denove genufleksis… ho! kia bela kutimo, tio estas… kaj rapide forkuris; ŝi fine komprenis! La fragoj alvenis; ili estis tre malgrandaj, sed treege dolĉaj kaj bongustaj kaj Merchant kaj Klem regalis sin ĉiumatene per la plej bona el ĉiuj fruktoj.
“Tre bone vi faris la aferon, sinjoro,” diris Klem, kun admiro.
“Oni diras ke neceso estas la patrino de eltrovoj, sed mi opinias ke kiam ajn oni vere amas, oni ĉiam atingas la celon. Mi tiom multe ŝatas fragojn, ke kredeble mi sukcesus trovi vojon por komprenigi al eskimo, se li posedas ilin kaj deziras ilin vendi.”
“Mi esperas, ke iafoje vi vizitos min en Mellowdale,” diris Klem. “Mi havas bonan provizon da ili en mia ĝardeno.”
“Klem… ni estos amikoj dum la tuta vivo… la invito estas jam akceptita… mi nepre venos.”
“Vi ne ŝercis? Estas vera promeso?”
“Ne timu, mi ne forgesos. Intertempe mi esperas ke la venonta somero estos favora por la frukto. Nun, ni devas rapide iri al la Malferma Kunveno… estos… memorinda travivaĵo por ni ambaŭ.”
ĈEESTI Universalan Kongreson de Esperanto por la unua
fojo estas unu el la plej frapantaj kaj mirindaj travivaĵoj,
kiun la homa cerbo povus imagi. Tie oni vidas mil homojn
el kvardek diversaj landoj kaj parolantaj hejme tiom multe