Saltu al enhavo

Paĝo:Merchant - Kompatinda Klem, 1931.pdf/34

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

da diversaj lingvoj. Ili nun forgesas tiun fakton kaj nur memoras, ke per unu sola, simpla lingvo ili povas kompreni kaj komprenigi sin reciproke. Vere, estas miraklo. Multaj lernas la internacian lingvon, sed evitas la Mond-kongresojn. Tio estas granda domaĝo, ĉar eĉ Esperantisto ne kapablas imagi la tutan gloron de la eltrovo de nia amara majstro, Zamenhof, krom ĉe tiuj konvenoj. Sed ne estas mia devo fari al vi predikon. Mi devas reiri senprokraste al Merchant kaj Klem, kiuj nepre bezonas mian helpon. Ha! jen ili estas… ankoraŭ puŝante por gajni seĝojn en la Nacia Teatro. La potenco de aŭtoro estas sen limoj. Eĉ amatora aŭtoro, kiel mi, povas forpuŝi tutan amason da homoj kaj faciligi la eniron de siaj amikoj sen perdo de unu spireto. Vidu por vi mem… ili jam estas en bonaj lokoj kaj rigardantaj al la ĉeestantoj, kiuj jam plenigas la grandan teatron en ĉiuj partoj.

Spaco ne permesas priskribon de tiu kunveno, sed neniu, kiu ĉeestis, iam forgesos la belecon de la deklamo de la poeto, Kalocsay, aŭ la festan paroladon de la oratoro, Edmond Privat. Eĉ hodiaŭ, oni okaze citas la momenton kiam la juna doktoro sin turnis al la loĝio en kiu sidis S-ino Zamenhof kaj kun granda emocio proklamis, ke la vera spirito de la Majstro je tiu horo flugis super la ĉeestantoj kaj benadis ilin pro la servado kiun ili faris por pligrandigi la disvastigadon de Esperanto tra la mondo.

Klem aŭskultis la diversajn paroladojn kun profunda intereso. Ofte oni parolis tro elokvente kaj tro rapide por ebligi, ke li kaptu ĉiujn vortojn, sed li komprenis la sencon kaj tiu fakto multe plaĉis al li. Li estis fiera pri sia scio de la lingvo kaj mense decidis, ke por la estonto li laborados kun la tuta forto por antaŭenpuŝadi la movadon. Oni diras, ke preskaŭ ĉiuj Esperantistoj havas la saman ideon je ĉeesto de imponaj kunvenoj kaj sub la influo de lertaj oratoroj, sed tuj post la reveno hejmen, ili forgesas sian noblan rezolucion kuj lasas la laboradon al aliaj samideanoj.

Unu tagon, Klem iris al subĉiela restoracio kune kun areto