de alilandanoj. Ili sidis ĉirkaŭ granda tablo kaj babiladis senĉese pri diversaj amuzaj kaj bagatelaj aferoj. Estis memorinda okazaĵo por la junulo, ĉar, kvankam li ne kuraĝis diri ol “jes” aŭ “ne,” li treege ĝuis la gajan interparoladon de la aliaj. Unu sinjoro rakontis pri amuza sperto, kiun li havis ĉe la Akceptejo tiun matenon.
“Kompreneble vi vidis la ses fraŭlinojn, kiuj tiel bone zorgas la kongres-aferojn. Do, inter ili estas unu belulino, kiu ne konas la lingvon, krom eble tri-kvar vortoj. Mi decidis fari ŝercon kun ŝi. ‘Bonan tagon,’ mi diris, kun rideto. ‘Vi multe ŝatas la alilandajn kongresanojn, ĉu ne?’ ‘Kompreneble, sinjoro,’ ŝi respondis… ‘Kaj vi pli multe malŝatas min ol ĉiujn aliajn vizitantojn, ĉu ne?’ ‘Certe, sinjoro,’ ŝi diris.… ‘Sed samtempe vi iom amas min, ĉu ne?… ‘Kompreneble, sinjoro’… ‘Tamen, vi pli amos la tagon kiam mi foriros el Helsingforso, ĉu ne?’… ‘Certe, sinjoro,’ ŝi diris, kun la plej agrabla rideto imagebla, ĉar ŝi komencis kredi, ke ŝi trompis min per siaj respondoj. Bedaŭrinde alia fraŭlino, kiu bone scias Esperanton, aŭdis la lastan parton de nia interesa interparolado, kaj kun granda eksciteco klarigis al sia kunulino, ke ŝi faris gravan insulton al la ‘eminenta sinjoro’ el malproksima lando, kaj la kompatindulino tuj ekploris. Nature mi senkulpigis min kaj proponis ke ĉiuj helpantinoj venu ĉi tien kiel miaj gastinoj… ha! jen ili venas,” kaj la ŝerculo forkuris por renkonti ses belegajn fraŭlinojn, kiuj, laŭ la opinio de Klem, devas esti fratinoj, ĉar ĉiuj similis laŭ fizionomioj, vestaroj, kaj sintenado.
“Gesamideanoj, permesu ke mi prezentu al vi miajn finlandajn amikinojn… F-inoj Abuto, Acuto, Aduto, Aeuto, Afuto kaj Aguto… tiuj ne estas iliaj nomoj, sed kvankam mi penadis lerni ilin parkere, la kapablo mankis por fari sukceson. Nu, estimataj fraŭlinoj, mi rekomendas al vi glaciaĵojn. Ĉu ili plaĉos al vi?”
“Kompreneble, sinjoro,”… komencis lia amikino de la mateno, sed subite silentiĝis; ŝi timis, ke pluaj eraroj