Saltu al enhavo

Paĝo:Merchant - Kompatinda Klem, 1931.pdf/36

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

eble sekvus. Ĉiuj ridetis kaj la konversacio fariĝis ĝenerala.

La hotelo, en kiu loĝis Klem kaj lia amiko, Merchant, estis bonega en ĉiuj rilatoj, krom unu… ne estis en ĝi banĉambroj. Ili devis alvoki la heplon de la ĉambristino ankoraŭ unufoje. Per pantomimaj gestoj ili komprenigis al ŝi pri sia bezono, sed ŝi ne sukcesis sciigi al ili la respondon. Rezultis longa serĉado tra la frazlibreto de la pordisto. Fine ili eltrovis, ke estus necese iri al la publikaj banejoj. Merchant elektis la naĝbanejojn sed Klem ne povis naĝi kaj tial iris tute sola al la aliaj.

Li pagis por bileto kaj eniris la banejon, elektis lokon por senvestigi sin, kaj ĵus deprenis ĉiujn vestojn kiam li elrigardis tra la interspaco de la kurtenoj kaj vidis virinon promenantan laŭlonge la centran koridoron. Kio okazis? Ĉu li erare eniris la banejon por la sinjorinoj? Sed tiu ne povas esti la klarigo, ĉar li jam vidis kelkajn virojn en la sama ĉambrego. Je tiu momento li aŭdis iun parolantan esperante kaj kun pli granda kuraĝo ol li iam antaŭe montris, ekkriis: “Pardonu min, sinjoro, sed ĉu vi povas sciigi al mi kial virino estas en ĉi tiu ĉambro?”

“Kompreneble estas sinjorino ĉi tie. Ĉu vi ne scias, ke en Finlando oni ĉiam havas vartistinojn kaj ke ili tre bone masaĝas nin.”

“Sed… masaĝas virojn?” demandis Klem, kun timo.

“Jes… estos nova sperto por vi, sinjoro el Anglujo,” venis la respondo.

“D… d… dankon,” murmuris Klem. Sed dankojn li ne sentis. Lia koro komencis bati furioze. Kion fari? Li ne povas resti plilonge en tiu ĉambro, kvankam li multe deziris bani. Plibone estus tuj revestigi kaj forkuri, ol resti. Kun tremantaj membroj li surmetis la vestaron kaj reiris al la elirejo. Virino kuris post li kaj alparolis lin sed li ne komprenis unu vorton. Li metis klekajn monerojn en ŝian manon, kiun ŝi akceptis, sed estis tute klare ke ŝi ne ŝatis lian foriron; ke estis speco de malĝentileco kontraŭ