ŝi mem. Vidinte tion, li havis feliĉan ideon… li subite ŝvingis la brakojn kvazaŭ li deziras naĝi kaj ke li eniris la banejon erare. Per dolĉa rideto ŝi montris, ke la klarigo estas nun kontentiga kaj adiaŭis lin.
Reirinte en la straton, li sentis sin ekster danĝero, sed oni devas konfesi, ke la kompatinda Klem ne denove serĉis banejon dum la restado en Helsingforso.
Granda eksciteco estis elvekita, kiam oni anoncis ke nombro da kongresanoj estos oficiale ricevita ĉe la Palaco de la Prezidanto de la Finlanda Respubliko. Ĉiuj deziris esti inter la invititaj “eminentuloj” kaj la kompatinda Ĝenerala Sekretario de la Kongreso, Prof. Setālā, estis atakita ĉiuflanke por invitkartoj. Klem ne partoprenis la batalon, ĉar li bone sciis, ke li tute ne rajtas ricevi tiun honoron. Tial, li havis veran ŝokon kiam Profesoro Setālā venis al li kaj diris: “Ĉu vi faros al mi komplezon, sinjoro?”
“Certe, sinjoro, se mi povas.”
“Pro miaj kongresaj devoj, mankas al mi la tempo por zorgi pri mia kara edzino. Ŝi tre deziras iri al la Palaco, sed timas iri sen mi. Tio ne estas ebla afero kaj tial mi serĉas samideanon, kiu afable kondukos ŝin anstataŭ mi. Ĉu vi faros tion, sinjoro?”
“Kun grnada plezuro, sinjoro, se vi kredas ke mi…”
“… zorgos pri ŝi? Mi ne havas dubon, ĉar mi tre ŝatas vian sintenadon. Jen estas via bileto kaj se vi venos kun mi, mi tuj prezentos al vi la edzinon.”
Klem sekvis lin en la oficejon kaj havis la ĝojon renkonti S-inon Setālā, kiu estis malalta kaj treege ĉarma sinjorino. Same kiel ĉiuj finlandaj virinoj, ŝi estis tre modesta, malbabilema, sed samptempe afabla kaj alloga. Klem havigis droŝkon kaj alkondukis la sinjorinon al la Palaco. Ili eniris la antaŭ-ĉambregon, kie en galerio milita muzikistaro ĉarmis la vizitantojn per lerta muzikado de la Nacia Himno de Finlando kaj de “La Espero.” Oni invitis ilin skribi la nomojn en la “Ora Libro” de la lando kaj tiam oficiro, kies uniformo portis longan vicon da medaloj, instruis ilin