Saltu al enhavo

Paĝo:Merchant - Kompatinda Klem, 1931.pdf/38

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

pri la etiketa aliro al la ĉeesto de la Prezidanto kaj lia edzino. Oni devas iri laŭvice de siaj oficoj en la movado, kaj alveninte en la proksimeco, klini la kapon, preni la manon de la Prezidanto, kisi ĝin, kaj denove saluti lin per kliniĝo de la kapo. Neniu devas diri eĉ unu vorton, krom por respondi al demando antaŭe farita de la Prezidanto mem. La kongresanoj ricevis la vorton: “Eniru” kaj ili iris unu post la aliaj laŭ la aranĝo jam farita. Klem havis nur unu ideon… la komforton de la ĉarma kaj timema S-ino Setālā. Li rigardis al ŝi senĉese kaj pro tio ne vidis ke la momento preskaŭ alvenis por lia propra prezento al la Ĉef-ministro de la lando. Tuj antaŭ li staris treege alta sinjoro, kiu ŝajne estis je ia tempo soldato. Li staris kvazaŭ je “Atento!” sed kiam li klinis sian korpon, lia dorso koliziis kun la korpo de la malgranda Klem kaj tuj forigis lian ekvilibron. Klem duone falis malantaŭen, sed alia viro savis lin tiel forte, ke li estis reĵetita antaŭen kaj post kelkaj osciladoj, fine sidis sur la planko. Je tiu momento la Prezidanto parolis pri ia afero kun la alta sinjoro kaj tial ne vidis la embarasajn akrobataĵojn de la angla junulo. Per la aminda helpo de iu sinjoro, li regajnis sian pozicion en la “procesio” kaj sukcesis saluti la Prezidanton sen plua fuŝado. Sed liaj ruĝiĝoj daŭris dum la tuta vizito kaj eĉ post lia enlitiĝo li ankoraŭ sentis grandan embarason pro la absurda akcidento, kiu okazis. Li penis forigi la malbonan impreson kiun li faris per senĉesa zorgado pri sia ĉarma kunulino kaj ŝi estis tro ĝentila por fari aludon pri lia stranga ago en la Palaco.

Ĉiuj scias, ke Finlando estas belega lando kaj ke la somero, kvankam tre mallonga, estas treege ĝuinda. La Naturo ŝajne penas rekompenci la enlandanojn por la severaj vintroj per prezentado de la plej mirindaj riĉaĵoj dum la somero. Ĉiuj fruktoj kaj ĝardenfloroj maturiĝas preskaŭ samtempe. La homoj foriras el la urboj kaj loĝas sur malgrandaj insuletoj… ili pasigas feliĉan tempon per velŝip-veturadoj kaj naĝado en la bluaj akvoj. Sed kvankam la belegeco kaj la allogeco de la lando ĝojigas la korojn, vizitantoj trovas ke