la ĉarmo de la finlandanoj grandamezure superas la naturajn vidindaĵojn. Nenie en la mondo oni renkontos pli belajn, pli modestajn kaj pli graciajn virinojn ol en la norda lando de montegoj kaj lagoj, kiun ni nomas “Finlando,” sed kiun la finlandanoj nomas “Suomi.” La tuta kongreso estis neforgesebla memoro pri feliĉaj spertoj kaj Klem ĝuis ĉion dum preskaŭ ĉiu momento kaj sentis veran bedaŭron kiam alproksimiĝis la fina tago. Pensante pri la impreso de la Malferma Kunveno, pri la Balo, pri la ekskursoj, pri la vespermanĝo ĉe la hotelo, kiu staras apud arĝenta lago en la mezo de pra-arbaroj… kie la tabloj estis tiel longaj ke oni ne povis aŭdi la oratoran deklamadon de la “eminentuloj” kaj tial inspiris humoriston proponi, ke oni aranĝu apartajn paroladojn por sia propra duono de la tabloj; kio vere efektiviĝis je la granda amuzado de ĉiuj, krom tiuj, kiuj sidis ĉe la ĉeflokoj, kaj tute ne scias ke konkurso okazas kontraŭ ili… pri ĉiuj tiuj aferoj Klem pensis kaj subite havis la ideon, ke li mem restos en Helsingforso plilongan tempon. Monon li havas kaj lia reveno hejmen povus okazi, kiam plaĉus al li… jes… li ankoraŭ restos inter tiuj bonaj homoj kaj.…
“Klem, mi venas por diri al vi ‘ĝis la revido.’”
“S-ro Merchant! Kial? Vi ne tuj foriras?”
“Ne tuj, sed frue morgaŭ matene… kaj eble tempo mankos por interparoli kun vi tiam, ĉar mi bezonos ĉiun momenton por enpaki miajn vestarojn… mi ne estas spertulo en tiu kampo.”
“Sed… vi diris al mi, ke vi ne.…”
“… ke mi ne foriros ĝis la venonta lundo… jes… sed mi ĵus ricevis telegramon de nia oficejo, kun instrukcioj, ke mi tuj iru al Stokholmo por intervjui nian agenton en tiu urbego.”
“Permesu, ke mi iru kun vi, sinjoro. Mi tre ŝatus vidi tiun belan urbegon.”
“Mi ĝojos havi vin kun mi. Sed mi devas averti vin, ke post la vizito al Svedujo, mi eble ankaŭ iros al Berlino kaj Amsterdamo. Ĉu vi povas entrepreni la tutan vojaĝon?”