Saltu al enhavo

Paĝo:Merchant - Kompatinda Klem, 1931.pdf/40

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

“Kun plezuro, se ne estus ĝeno por vi.…”

“Tute kontraŭe. Mi bezonas kunulon kaj vi estas la unu el mil por pligajigi la vivon.”

“Koran dankon. Kion mi devas fari por havigi bileton, ktp?”

“Venu kun mi. Ni tuj faros la necesajn aranĝojn. Mi mem ne scias, kion fari, sed ĉiam estas boneguloj en Esperanto-Kongreso, kiuj bonvole helpos al ni.”

Klem forĵetis siajn dezirojn pri longa restado en la amata lando de montegoj kaj lagoj kaj faris siajn preparadojn por tuja vizito al Svedujo. Li adiaŭis la gesamideanojn, kiujn li iom konis kaj esprimis al S-ino Hudson vere sinceran dankon pro ŝia amika zorgado pri li je la komenco de la vojaĝo. Kelkaj finlandaj fraŭlinoj venis al li tuj antaŭ la enŝipiĝo kaj prezentis al li bukedon da ruĝaj rozoj. La fakto, ke ĉiuj aliaj forirontoj ankaŭ ricevas similajn donacojn ne estis konata de Klem… li kredis, ke oni faris eraron kaj ke la rozoj estas intencitaj por alia homo. Sed la fraŭlinoj insistis pri lia akcepto kaj la ruĝiĝo, kiu kovris lian vizaĝon kiam li sidis sur la planko en la Palaco estis eĉ pala kompare al tiu, kiu bombardis lin je tiu momento… la ruĝiĝo ne nur kovris la vizaĝon sed kuris laŭlonge la tutan korpon. Se oni estus senvestiginta lin, li estus aspektinta kiel ruĝhaŭtulo de Nordameriko!

La ŝipo forveturis kaj larmoj staris en la okuloj de multaj samideanoj kiuj estis sur la kajo kaj ankaŭ sur la ŝipo mem. Bonege estas iri al Kongreso kaj konatiĝi kun novaj amikoj kaj revidi ankoraŭ unufoje la malnovajn, sed ĉiam, kiam alvenas la momento de adiaŭo, ĉiuj sentas grandan malĝojon. Oni laŭte kantis “La Espero” kaj kriegis “Ĝis la Revido!”

“Prosperu kaj floru la bela Finlando… Feliĉaj estu la ĉarmaj Finlandanoj. Vivu la kara lingvo de Esperanto.”

La vojaĝo de Helsingforso al Stokholmo estas unu el la plej allogaj en la tuta mondo. La fama humoristo, Mark Twain, estis je ia tempo redaktoro de ĵurnalo en la Okcidento