Saltu al enhavo

Paĝo:Merchant - Kompatinda Klem, 1931.pdf/41

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

de Usono. Korespondanto skribis al li, demandante kiom da steloj estas sur la ĉielo. Twain ne havis ian scion pri astronomio, nek posedis iajn librojn pri la scienco. Sed li ne perdis la kapon, eĉ se mankis la kapablo. Li simple respondis: “Estas 100,999,888,321,001 steloj sur la ĉielo, kaj se vi dubas pri mia respondo, vi havas mian permeson kalkuli ilin por vi mem.” Ĉi tiu anedokto servos por ilustri la travivon de Klem dum lia vojaĝo de Helsingforso al Svedujo. Oni demandis al li: “Kion da insuletoj troviĝas inter la du landoj?”

“Ho! eble miliono… eble tri milionoj… mi ne scias… ŝajne ili estas sennombraj,” diris Klem.

Estas vere mirinda vojaĝo, ĉar en la daŭro de dudek-kvar horoj, la ŝipo zigzagiras preter belaj verdaj insuletoj preskaŭ senĉese. Sed la plej interesa travivo por Klem estis la subirado de la suno. En Anglujo, kiam la suno tuŝas la maron antaŭ ol kuŝiĝi por la nokto, ĝi ŝajne restas sur ĝi nur kelkajn momentojn kaj tiam subite malaperas. Sed en tiuj nordaj akvoj, ĝi restas sur la maro plenan horon. La maro estis trankvila kiel lago kaj la solaj ondetoj estis farataj per la turnado de la helico de l’ŝipo. Rigardante de la posto de la ŝipo al la arĝenta vojo, kiun ŝi postlasis, Klem vidis la mortantan, ruĝan sunon je la horizonto… la ruĝaj radioj falis sur la ontetojn, kiuj tuj ensorbis ilin kaj koloriĝis kvazaŭ ili estas milionoj da ĉielarkoj. Li neniam imagis, ke en la mondo povas esti tiel belega vidaĵo. Kiam fine li serĉis sian kajuton li sentis grandan dankemecon pro tio, ke lia amiko Jimmy decidigis lin ĉeesti la Kongreson en Helsingforso, kaj preĝis, ke li ankoraŭ havos la privilegion partopreni en multaj venontaj Kongresoj en aliaj landoj.

Tion li ankaŭ diris al S-ro Merchant, kredante ke la konstato plaĉos al li. Sed lia amiko tuj respondis:

“Klem, vi prave diris ke estas granda privilegio partopreni Esperantan Kongreson… mil kaj mil ankaŭ pensis sammaniere kiel vi, sed, bedaŭrinde, tuj post la reveno hejmen, ili tute forgesis ĉion, krom la belegaj okazaĵoj kaj