Saltu al enhavo

Paĝo:Merchant - Kompatinda Klem, 1931.pdf/42

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

ĝojoj, kiujn ili mem havis. Ili tute forgesas, ke la Esperanto-movado nur atingis sian nunan staton de prospero kaj utileco per la grandiozaj klopodoj kaj sinoferadoj de multaj homoj, kiuj laboradis tagon post tago por disvastigi sciadon de la lingvo en ĉiuj regionoj de la mondo. Vi jam spertis, ke Esperanto meritas la subtenadon de ĉiuj nacioj, de ĉiuj homoj, por ke la revo de la Majstro, Zamenhof, ke ĉiuj homoj fariĝos unu granda rondo familia, baldaŭ efektiviĝu. Ĝi estas nobla celo… estas vera servado por la plialtigado de la homa spirito… ĉu vi intencas esti unu el tiuj, kiuj ĝuas la profitojn, sed tute ne kontribuas al la laborado? Aŭ ĉu vi intencas dediĉi viajn kapablojn al la propagandado de la lingvo?”

“Mi faros mian plejeblon, sinjoro.”

“Neniu povas fari plu. Bonan nokton, Klem. Mi estas kontenta pri vi.”


ĈAPITRO 6


LA sesa horo matene estas ĵus anoncita de la preĝej-horloĝoj, unu post la aliaj, kiam la du angloj fine trovis sin sur la kajo en Stokholmo. Ĝis tiu tempo ili estis inter amikoj, kiuj parolis esperante. Nun ili estas fremduloj en nekonata lando. S-ro Merchant atendis la ĉeeston de sia agento, sed kvankam li restis ĝis ĉiuj aliaj foriris, ne estis signo de la sinjoro.

“Feliĉe mi havas lian adreson,” li diris al Klem. “Ni havigos fiakron kaj veturos al lia oficejo.”

Policano helpis ilin; ili havis iom da malfacilo rilate la adreson sed post enketo je aliaj homoj, la veturigisto prenis sian seĝon kaj ili “honk-honk-is” tra la urbego.

“Jen vi estas,” li diris, aŭ, por diri la veron, li ne diris;