Saltu al enhavo

Paĝo:Merchant - Kompatinda Klem, 1931.pdf/43

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

sed ili komprenis la vortojn per la fakto ke li malfermis la pordon kaj ŝajne invitis ilin eliri.

“Atendu momenton,” diris Merchant. “Mi ne havas svedan monon, sed mia amiko tuj pagos vin,” kaj li eniris la konstruaĵon. Je lia granda surprizo estis butiko por la vendado de ĉokoladoj kaj bombonoj. Beleta fraŭlino estis en la butiko kaj tuj salutis lin per ĝentilaj vortoj, kiujn li tute ne komprenis.

“Mi timas, ke mi eraris, fraŭlino,” li diris angle. “Mi serĉas S-ron Halstrom. Ĉu li estas ĉi tie?”

“Halstrom?” ŝi diris, “choklad, ja!” kaj ŝi montris al li belegan skatolon kun granda multkolorigita rubando.

“Mi ne venis por aĉeti ĉokoladojn, nek sukeraĵojn. Mi deziras vidi S-ron Halstrom… Herr Halstrom… Monsieur Halstrom… aŭ simple, se tio pli plaĉas al vi,… Mr. Halstrom. Ĉu li ankoraŭ alvenis?”

Ŝi ne komprenis, sed, kredante, ke li bezonas pli bonan skatolon ol ŝi jam montris al li, komencis serĉi por pliluksaj. Kiam la pacienco de Merchant malgrandiĝis je la mikroskopa punkto, la veturigisto eniris kaj per energiaj gestoj montris, ke li trovis la ĝustan lokon. Li ankaŭ klarigis la aferon al la fraŭlino, kiu ridetis gaje anstataŭ plendi pri la perdo de tempo, kiu okazis ĉe ŝi. La oficejo de S-ro Halstrom estis ĉe la sesa etaĝo, kaj tial la tri homoj devis supreniri la longajn ŝtuparojn kun la ĉiuj pakaĵoj, ĉar, pro la frueco de la horo, la lifto ankoraŭ ne funkcias. Alevninte ĉe la pordo, kiu surhavas la nomon: “H. Halstrom,” ili nature kredis, ke iliaj ĝenoj tuj finiĝos. Sed, ne. La pordo estas ankoraŭ ŝlosita. La angloj ne havis svedan monon por pagi la veturigiston kaj li rifuzis akcepti anglan aŭ finlandan. Do, la tri homoj sidiĝis sur la pakaĵojn kaj atendis la alvenon de la agento. Pasis eble duona horo, kaj maljuna virino suprengrimpis per malrapidaj, jam lacaj paŝoj, la ŝtuparon. Ŝi venis por purigi la oficejojn de tiu etaĝo.

“Je kioma horo kutime alvenas S-ro Halstrom, sinjorino?” demandis la veturigisto, svede.