Saltu al enhavo

Paĝo:Merchant - Kompatinda Klem, 1931.pdf/44

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

“Je la deka,” estis ŝia respondo, kiun ŝi klarigis al la amikoj, montrante la ciferon sur la poŝhorloĝo de Klem.

“Ankoraŭ du horoj kaj duono! Ni dormu,” diris Merchant, kaj la tri fermis la okulojn por ripozi, sed denove oni aŭdis la alproksimiĝon de piedoj. Ĉu povas esti S-ro Halstrom? certe la sono estas farita de la pezaj piedoj de ia viro… jen li venas… jen li… jen li ne venas… estas policano!

Li kaj la veturigisto havis interparoladon el kiu la angloj ne komprenis unu vorton, sed montris grandan surprizon kiam eĉ la policano sidiĝis apud ili kun klara intenco resti ĝis la fino de la afero, aŭ, kiel oni diras angle: ĝis la hejmreveno de la bovinoj. Ili ne povis toleri la strangan silenton kaj tial ili multe parolis unu al la aliaj, kvankam sen ia interkompreno. Ili multe ridis kaj fumis sennombrajn cigaredojn. Klem antaŭe ne fumis finlandajn cigaredojn, ĉar li prenis sufiĉe grandan kvanton da anglaj kun si, sed lastatempe la provizo konsumiĝis. La finlanda speco estas iom stranga por tiuj, kiuj ne kutimas al ili, ĉar la tabako plenigas nur duonon de la cigaredo… la alia duono estas tubeto el pajlo. Klem fumis senzorge, sed kiam la fajro atingis la lokon, kie la tabako finiĝas, la varma cindro elfalis sur la kruron de la fuminto. Klem sentis piketon kaj frotis la kruron sed la cindro tuj bruligis al li la fingron kal li eksaltis kun doloro. Estis nur bagatela afero, sed la surprizo kaŭzis al li momentan ekscitecon… li poste konstatis, ke li vere imagis, ke oni pafvundis lin.

“Jen domaĝo!” diris Klem. “La cigaredo bruligis mian pantolonon… estas truo ĉi tie kaj oni povas klare vidi la karnon tra ĝi.”

“Mi povas ripari tion sen helpo de tajloro,” diris Merchant, kiu tuj prenis sian fontoplumon kaj faris inkmakulon sur la karnon. Ĉiuj ridetis pri la afero, ĉar ĝi helpis pasigi iom da tempo. Tamen, kiam Klem eniris la banejon je la sekvinta mateno kaj ekvidis la makulon, li unue kredis, ke estas kontuzo… li forgesis la inkon de la riparisto!