Saltu al enhavo

Paĝo:Merchant - Kompatinda Klem, 1931.pdf/45

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Je la naŭa, S-ro Halstrom fine alvenis kaj granda pantomino denove komencis, ĉar eĉ li ne sciis la anglan lingvon. Merchant sukcesis komprenigi lin, ke li devas pagi la veturigiston kaj tion li faris. Li ankaŭ pagis monon al la policano, kiu nur eniris, kiel oni poste eltrovis, por demandi kial oni lasis la fiakron en la strato tiel longe.

Ili eniris la oficejon kaj S-ro Halstrom montris per sia poŝhorloĝo, ke io okazos je la dekunua, sed kio, la angloj ne bone komprenis. Tamen, se oni sufiĉe longe atendos, aferoj kutime ordiĝas. Je la dekunua alia sinjoro eniris… estis la bopatro de S-ro Halstrom, kiu zorgis pri lia korespondado en la angla lingvo, sed ĉiam konstruis siajn respondojn el frazlibroj… li ne kapablis paroli la lingvon! Sekvis, ke ankaŭ li eltiris la poŝhorloĝon kaj montris per ĝi, ke je la unua posttagmeze, alia homo alvenos!!!

“Sed ni estas malsataj… ĉu ni ne povas eliri kaj manĝi?” demandis Merchant. La du svedoj gaje ridetis, sed certe ne komprenis la proponon. Tial, estis necese malfermi la buŝon kaj ŝajne enmeti manĝaĵojn. Tio havis bonan efikon. Ili ĉiuj eliris kaj bone regalis sin en unu el la plej luksaj restoracioj en la urbego. Je la unua horo ili reiris al la oficejo kaj kelkajn minutojn poste alvenis la edzino de S-ro Halstrom, kiu ricevis sian edukadon en Anglujo kaj sekve senprokraste faris kontentigan solvon por ĉiuj problemoj.

Ili poste pasigis treege agrablan tagon en Stokholmo kaj estis profunde ensorĉitaj de la belecoj de tiu perlo de la nordo. Eble pli ol ĉio, ili impresiĝis de la natura ĝentileco de le svedoj mem. Oni ofte diras, ke la francoj estas la plej ĝentilaj homoj en la mondo, sed la svedoj ŝajne superas eĉ la francojn.

La vespermanĝo okazis ĉe belega restoracio kaj granda amaso da homoj ĉeestis. Sed ĉe unu tablo estis aparte gaja areto kiu tuj altiris la atenton de la aliaj gastoj.

“Jen estas feliĉa festeto, sinjoroj,” diris S-ino Halstrom. “Vi povas vidi por vi mem ke en ĉi tiu urbo oni sin amuzas tre bone, ĉu ne?”