La angloj ĵetis rigardon en la direkto montrita de la sinjorino, kaj Merchant ĝoje ekkriis: “Estas S-ro Tell kaj grupeto da alilandaj Esperantistoj.… Pardonu al mi, mi konas ilin kaj ŝatus saluti ilin.”
“Esperantistoj… kiel interese… ĉu vi povas aranĝi ke ni ankaŭ sidu kune kun ili?” ŝi petis.
“Plezure, se vi permesos… vi certe trovos ilin tre agrablaj homoj,” kaj li tuj iris al la samideana rondeto.
“Jen tiu fripono, Merchant!” diris Tell. “Ĉu vi vere falis el la ĉielo?”
“Ne, sed mi opinias, ke mi trovis paradizon sur la tero. Ĉu vi povas havigi lokon ĉi tie por kvin plu? Mi havas mian amikon, Kensford, kun mi, kaj ankaŭ tri svedajn geamikojn, kiuj ne scias Esperanton, sed estos bona okazo por gajni ilin por la Stokholma Societo.”
“Kaj mi nomis vi fripono!” diris Tell, kun gaja rideto. “Nun vi estas bonegulo. Ne perdu momenton… ni faros por ili bonan akcepton.”
Ili havis vere amikan rondon. S-ro Tel alparolis al Halstrom en la sveda lingvo, D-ro Arnhold, kiu estis inter la gastoj, parolis germane kun la bopatro, kaj Klem penis varbi sian unuan rekruton por la movado parolante angle al la sinjorino. La aliaj kompreneble parolis pri siaj spertoj dum la kongreso esperante. Malbona komenco ofte havas bonan finon.
Post kvar tagoj de la plej feliĉaj travivoj en Stokholmo, Merchant kaj Klem veturis per rapida vagonaro el Malmö, de kie ili prenis vaporŝipon ĝis Sassnitz kaj poste iris rekte al Berlino, kiun urbegon ili atingis sen iaj notindaj spertoj. Ĉi tio ne estas gvidlibro kaj tial mi ne permesas al mi priskribi la vidindaĵojn de Svedujo kaj de Germanujo, kvankam ili vere meritas tutkoran laŭdon. Mia tasko estas sekvi la aventurojn de Klem kaj se mi momente forlasus lin por rigardi al aliaj aĵoj, neniu povus diri, kio okazus al li.
La financa stato de Germanujo, je tiu tempo, estis vere terura. La marko falis kaj refalis multfoje ĉiutage kaj kaŭzis