grandajn ĝenojn kaj perdojn al ĉiu. La du angloj prenis taksimetron de la stacidomo al la hotelo kaj la kosto, laŭ la montrilo, estis unu marko, sed ili donis al la veturigisto cent markojn. Li ne diris unu vorton sed rapide foriris. Je la sama tago ili prenis alian iom plilongan veturadon kaj donis kvindek markojn kaj denove la veturigisto foriris sen vorto. Post kelkaj similaj spertoj ili fine prezentis nur dek markojn kaj la veturigisto faris al ili riverencon. La klarigo ŝajne estas, ke la unuaj veturigistoj kredis ke la angloj ne sciis la valoron de la mono kaj timis ke per tro granda montro de dankemeco, ili eltrovos sian eraron kaj postulus repagon… kvankam la sola ideo de la angloj estis, ne profiti per la malbona stato de la valuto.
Ne havante bonan scion de la germana lingvo, ili ne ĝuis la restadon en Berlino je la sama grado kiel en Stokholmo, sed malgraŭ manko de komprenado, ili havis multajn plezurojn kaj kiam ili okaze renkontis F-inon Hagen en la fama strato “Unter der Linden,” ili preskaŭ saltis por ĝojo, ĉar de tiu minuto alia ekzistado komenciĝis por ili en la granda urbego. Ŝi kondukis ilin al la plej famaj palacoj, muzeoj, art-galerioj, kaj elektis por ili bonegajn restoraciojn kaj teatrajn prezentadojn.
“Kun Esperanto,” diris Merchant, “ni estas princoj de la reĝa sango; sen Esperanto, ni estas fremduloj kun nemoveblaj langoj, ĉu ne, Klem?”
“Jes, sinjoro, estas kvazaŭ miraklo subite okazas kiam ni ie renkontas samideanon. Kaj mi opinias ke Fraŭlino Hagen estas unu el la plej ĉarmaj, kiujn mi ĝis nun vidis.”
“Ha! Ĉu via koro fine suferas atakon?”
“Ne precize, sed ŝi estas… mi ne scias kiel diri… ŝi estas… ŝi multe plaĉas al mi.”
“Havu zorgon, mia juna amiko, aŭ vi reiros al via Mellowdale kun edzino.”
“Ne sinjoro. Mi neniam havus la kuraĝon diri al ŝi ke mi amas ŝin, eĉ se mi amus ŝin.”
“La kuraĝo venas kun la knabino, Klem. Se vi ne posedas