Saltu al enhavo

Paĝo:Merchant - Kompatinda Klem, 1931.pdf/48

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

la kuraĝon, estas bona signo ke ĉi tiu ĉarmulino ne estas destinita de la sorto fariĝi S-ino Kensford.”

“Mi kredas ke ne… sed ŝi estas.…”

“Estas konsentite, Klem… ŝi estas!”

La tago por foriri alvenis kaj ili iris al “Cook” por aĉeti la biletojn. Je sia granda surprizo ili devis stari en longa viclinio, ĉar ŝajnis ke la tuta homaro ankaŭ venis kun la sama celo.

“Vi sidiĝu, sinjoro,” diris Klem. “Mi povas havigi la biletojn.”

“Bone, vi estas multe pli juna ol mi.”

Merchant sidiĝis apud la malnuja sinjorino kaj post kelkaj minutoj notis ke ŝi aspektas angle. Li tuj demandis al ŝi: “Pardonu min, sed se vi estas anglino, eble mi povas helpi al vi.”

“Dankon, sinjoro,” ŝi respondis. “Mi ne estas anglino sed havas la pli grandan honoron esti skotino!! Feliĉe mi ne bezonas helpon, ĉar mia filino jam zorgas pri niaj biletoj.”

“Bone, sed estante anoj de la sama Imperio, ni povas paroli, se tio plaĉas al vi.”

“Kun plezuro. Mi ne aŭdis unu vortan anglan dum la pasintaj du montajo, krom tiuj parolitaj al mi de mia filino. Mi jam estas tre malpacienca por revidi la belan landon de Robbie Burns.”

“Tion mi povas kompreni. El kia urbo vi venas, sinjorino?”

“El la fama kaj historia urbo Ayr. Ĉu vi iam iris tien?”

“Unu fojon, kaj mi havas belan memoron pri ĝi. Mi eĉ ricevis inviton de la Provost viziti la urbdomon kaj havis en miaj manoj la reĝan dokumenton, kiu proklamis la liberecon de Ayr.”

“Tio esti vere grandioza honoro por vi. Mia nomo estas Macpherson. Kaj la via?”

“Merchant. Nun, ni estas kvazaŭ parencoj, ĉu ne?”

“Plibone, ni estas amikoj: parencoj tro ofte interdisputas…