estas la homoj, kiujn ni ĵus renkontis, kiuj estas la plej agrablaj.”
“Konsentite, sed, por pasigi la tempon ni devas esti parencoj… ĉu vi ne rimarkis la scivolecon de via filino? Ŝi ne prenas la okulojn de ni.”
“Ha! estos nova sperto por ŝi… kutime estas mi kiu devas teni la okulojn sur ŝi… ŝi ĉiam altiras la atenton de la viroj.”
“Mi havas ideon. Ĉu estas en via familio viro kiun ŝi ne vidis de longa tempo?”
“Estas ŝia onklo James, tre malinda viro, kiu forkuris el Ayr antaŭ dudek jaroj. Ni ne aŭdis pri li, sed opinias ke li loĝas en Aŭstralio, se oni ne jam pendigis lin.”
“Bone… mi estos ŝia onklo, James, kaj mia amiko… kiu staras en la viclinio iom post ŝi, estos ŝia kuzo.”
“Vi estas ŝerculo, sinjoro, sed la ideo eble amuzos nin… kvankam mi konfesas ke mi ne ofte ŝercas hejme… jen ŝi venas… ne forguse, ŝia antaŭ-nomo estas Maggie kaj la mia Mary.”
“Patrino, al kiu vi…” komencis la filino, rigardante de la sinjorino al la nekonatulo laŭvice.
“Vi ne memoras min? Ĉu oni neniam parolis al vi pri via vagabonda onklo, James?”
“Onklo James? ho! mi ĝojas vidi vin,” ŝi respondis, kaj tuj ĉirkaŭprenis la surprizitan Merchant per siaj fortaj brakoj.
“Maggie!” ekkriis la patrino, treege ŝokite.
“Ĉu estas malpermesite karesi long-perditan onklon en ĉi tiu lando?”
“Sed li ne estas…”
“… dezirinda parenco? Tion mi scias, sed mi ĉiam admiris vin, onklo James. Vi havis la kuraĝon forkuri el la dormema urbo Ayr, kie ĉiu tago similas al la aliaj.”
“Pardonu min, Maggie… jen mia filo, Klem,” diris Merchant, por ŝanĝi la konversacion.
“Mi ankaŭ havas kuzon… ho! kiel ĝuinda renkonto… kara Klem… mia amat kuzo!” kaj denove ŝi