Saltu al enhavo

Paĝo:Merchant - Kompatinda Klem, 1931.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
KOMPATINDA KLEM
ĈAPITRO 1


KUTIME la doloroj de infano komenciĝas je la tago de ĝia naskiĝo, sed en la kazo de mia heroo ili vere komenciĝis kelkajn tagojn antaŭ lia eniro en la familian rondon. Jen la klarigo:

“Kiam nia infano naskiĝos, ni nomos ŝin ‘Klementino’” diris S-ro Henry Kensford al la edzino.

“Certe, se la nomo plaĉas al vi. Sed povas okazi ke la infano ne estos.…”

“… Filino? Sendube estos filino. Ĉu mi ne deziras filinon? Ĉu ni ne jam havas filon kaj ĉu estus prudente havi du?”

“Jes, mia kara, sed la Naturo ofte.…”

“Ne parolu al mi pri la Naturo. Ĉu mi ne venkis ŝin en mia komerca kariero?”

“Ne la Naturon, kara mia… la Sorton, jes.”

“Ili estas la sama afero. Kiam mi estis knabo mi diris al mi mem: ‘Mi ŝanĝos mian sorton! La Naturo faris el mi laboriston sed mi montros al ŝi ke mi meritas alian rangon, kaj jen mi estas… Memfarita Homo!”

“Vi estas mirinda homo, sed post ĉio, la sekso de infano estas en la manoj de.…”

“… Vi mem. Ne forgesu tion. Ne malkontentigu min. Mi jam diris al miaj kunuloj ke mi baldaŭ havos filinon… belan, dolĉan filinon… kaj ĉu vi imagas ke mi intencas aperi antaŭ ili kiel malsaĝulo kaj mensogulo? Ĉu mi ne petis de vi filon kaj vi naskis Viktoron? Ĉu mi ne rajtas fari pluan postulon por havigi filinon? Mia tutviva moto estis: ‘Ĉio estas atingebla de homo, kiu vere meritas ĝin.’ Mi atendas filinon… filinon!” kaj sen pluaj vortoj li foriris al sia oficejo.