Saltu al enhavo

Paĝo:Merchant - Kompatinda Klem, 1931.pdf/50

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

ĵetis la brakojn ĉirkaŭ alian kolon. Klem nature ruĝiĝis kaj tute perdis la kapablon paroli.

“La ŝerco sufiĉe longe daŭris,” diris S-ino Macpherson, “jen lecion por vi, Maggie. Ĉi tiu sinjoro estas amiko de mi kaj ĉi tiu junulo estas lia amiko. Por pasigi la tempon ni aranĝis surprizon por vi sed via maldelikata konduto ruinigis ĉion… estas ni kiuj ricevis la surprizon. Vi devas ŝpari viajn kisojn por via edzo… se vi iam kaptus unu.”

Merchant sentis ke la tempo alvenis por fari klarigon de la tuta afero kaj tion li faris.

Post la klarigo li diris: “La kulpo estas mia kaj la sola rekompenco kiun mi povas proponi, estas ke vi ambaŭ vespermanĝu kun S-ro Kensford kaj mi hodiaŭ vespere. Se vi rifuzus, mi scius ke vi ne pardonas min pro mia konduto.”

“Vespermanĝi kun vi? Estus agrabla okazo por ni,” diris F-ino Machperson. “Ni jam vojaĝis dum du monatoj kaj ĝis nun ne vidis la eksteron de hotelo post la oka horo.”

“Do, vi estos niaj gastoj?”

“Vi estas tre afablaj,” diris la patrino, “jes… ni iros kun plezuro… sed kien?”

“Ne havu ĝenon pri tio… ni venos por vi ĉe via hotelo je la duono post la sepa… ĉu tiu horo taŭgas por vi?”

“Tute ne! Ni ne deziras perdi la duonon de la vespero,” ekkriis S-ino Macpherson.

“Bone… ni venos je la sepa precize… oni ne vespermanĝas plifrue en la kabared-hoteloj.”

Ili “ĝis-la-revidis” unu la aliajn kaj tiam Klem turnis sin al la amiko kaj diris: “Mi tre bedaŭras, sed mi ne havigis la biletojn. Kiam mia vico alvenis kaj mi proponis la monon, oni diris ke la marko ankoraŭ faladis kaj ke mi devas pagi 2,000 pli ol mi havis en germana mono.”

“Sed ili akceptas la anglan, ĉu ne?”

“Ne, oni devas ŝanĝi la monon ĉe alia biletejo. Mi nur venis por klarigi la aferon al vi antaŭ ol fari tion.”