Saltu al enhavo

Paĝo:Merchant - Kompatinda Klem, 1931.pdf/51

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

“Ni ambaŭ iros.”

Ili staris en alia longa viclinio, kaj subite sinjoro alproksimiĝis al ili kaj diris tre mallaŭte: “Ĉu vi deziras fari monŝanĝon, sinjoroj?”

“Jes, ĉu vi havas germanan monon por angla?”

“Kiom vi bezonas?”

“Mono por dek funtoj anglaj.”

“Jen vi havas, sinjoroj,” kaj li eltiris el la poŝo sian monujon.

“Ĉi tiuj notoj estas en ordo?… ili aspektas iom malsamaj ol tiuj, kiujn ni ĝis nun uzis.”

“Kompreneble, sinjoroj, demandu pri ili je la kas-giĉeto.”

Merchant akceptis la konsilon kaj oni diris ke la notoj estas bonaj. Ili reiris la konsilon kaj oni diris ke la notoj estas bonaj. Ili reiris al la biletejo kaj oni diris ke la biletoj estos pretaj nur je la morgaŭa mateno. Ili ne povas vendi pluajn biletojn por tiu tago!

Plendoj ne helpis kaj tial ili foriris al sia hotelo por fari preparadojn por la regalado de la skotinoj. La ĉef-kelnero rekomendis al ili luksan kabared-hotelon en la centro de la urbego kaj telefonis por rezervi apartan tablon por ili. Tiam ili veturis al la hotelo kie loĝis la gastinoj kaj trovis ke ili vestis sin en siaj plej allogaj roboj. Alveninte ĉe la hotelo ili sentis iom da embaraso pro tio, ke neniu krom ili jam alvenis, sed S-ino Macpherson diris ke ne gravas pri la aliaj homoj; estas belega loko kaj ŝi havos tempon por ĉirkaŭrigardi la tuton kaj ankaŭ observi la alvenon de la aliaj vizitontoj.

Ili havis bonan amuzadon. La manĝado estis bonega, la vinoj bongustaj kaj la dancado alloga. Ili restis tie ĝis la dua matene kaj kiam ili reveturis al sia hotelo, la du skotinoj deklaris ke estis la plej mirinda travivo de ilia tuta vivo.

“Ho! kiam ni priskribos la aferon al niaj amikinoj en Ayr,” diris la sinjorino, “certe neniu kredos nian rakonton. Sed jen estas la menuo, jen la programo de muziko, jen la klakulo, kiun vi forĵetis, sinjoro, sed feliĉe mi kaptis ĝin antaŭ ol ĝi difektiĝis… jen la bileto por la vestejo…