kiun mi sukcesis repreni post oni enmanigis al mi mian surtuton kaj jen noto de la kostoj de la diversaj taksimetroj kiujn vi havigis por ni… ho! ili ne deziros kredi al mi, sed mi posedas la atestojn por montri ke ni ne imagis la aferon. Mirinda vespero, sinjoroj.… Kiam vi venos al Ayr denove, mi invitos ĉiujn amikinojn por ke ili povu vidi por si mem ke niaj kunuloj estis ĝentilhomoj.”
“Estis por ni ankaŭ treege agrabla vespero, ĉu ne, Klem?”
“Jes, mi treege ĝuis ĝin kaj esperas ke mi havos la plezuron iri al Skotlando por renkonti vin kaj viajn amikojn.…”
“Ne amikojn… amikinojn, sinjoro… mi ne havas aliajn.”
“… amikinojn, S-ino Macpherson.”
“Koran dankon… ĝis la revido,” diris ŝi.
“Ĝis la revido… onklo James.… Feliĉajn tagojn por vi… kuzo Klem,” diris Maggie, kun petola rideto.
“Ĝis la revido,” eĥis Klem.
“Ni baldaŭ revidos unu la aliajn en la bela lando de kukoj kaj de Robbie Burrrrrns,” aldiris Merchant, kun vana peno doni al siaj vortoj vere skotan voĉtonon.
ONI ofte aludas pri “la mateno post la antaŭa vespero”
kiu frazo signifas ke oni ne saĝe kondutis kaj tial
suferas per terura kapdoloro pro la granda kvanto da vino englutita
kaj la tro granda nombro da cigaroj kiujn oni fumis.
Nek Merchant, nek Klem, kutimiĝis al la ĝojoj de la bonvivantoj…
ili malofte trinkis eĉ glason da vino kaj preskaŭ
neniam fumis ion krom cigaredoj. Sed ĉe la vespermanĝo
kun la skotaj sinjorinoj, ili sin ŝajnigis esti homoj de la mondo